La proponoj de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK)
estas unuaajhoj prezentitaj de reprezentantoj de TPK kaj rilataj
departementoj al TPK.
Lau la "Organiza Legho de la Tutlanda Popola
Kongreso" kaj "Diskuta Regulo de TPK" la prezidantaro,
konstanta komitato kaj specialaj komisionoj de TPK, la Shtata
Konsilantaro, Milita Komisiono de la Centra Komitato de la
Komunista Partio de Chinio, la plej altaj jughejo kaj prokurorejo,
delegacio au pli ol 30 reprezentantoj en opo povas prezenti
proponojn, poste la prezidantaro kaj pli poste rilataj specialaj
komisionoj elektas taugajn proponojn kaj decidas, chu meti
ilin au ne en la tagordon por diskuto.
La procedo por ekzameni la proponon estas, ke
unue la proponanto prezentas klarigon por propono kaj en plena
sesio kaj grupa kunveno la reprezentantoj diskutas pri la
propono; poste la prezidantaro donas la proponon al speciala
komisiono por ekzameno kaj raporto, post la ekzameno kaj decido
de la prezidantaro la reprezentantoj vochdonas pri la propono
per baloto, manlevo au aliaj manieroj. Post vochdonado la
propono devas esti aprobita de duono de la reprezentantoj.
La prezidanto de la kongreso publikigas la rezulton. La revizio
de la konstitucio bezonas proponon de la konstanta komitato
au 1/5 de la reprezentantoj per baloto, fine ghi devas esti
aprobita de pli ol 2/3 de la reprezentantoj.
La rilataj departementoj devas sendi respondeculojn
por kolekti opiniojn kaj respondi demandojn, kiam la delegacioj
ekzamenas proponojn au rilatajn raportojn. Dum la kongreso
delegacio au pli ol 30 reprezentantoj en opo povas prezenti
demandon al la Shtata Konsilantaro, ministerioj, komisionoj,
plej altaj jughejo kaj prokurorejo. La prezidantaro de TPK,
3 delegacioj au pli ol 1/10 de la reprezentantoj en opo povas
proponi starigon de enketa komisiono por specialaj problemoj,
kies sankcio estas decidita de la kongreso lau la propono
de la prezidantaro.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|