En Chinio popolajn kongresojn starigas provincoj,
municipoj, autonomaj regionoj, subprovincoj kaj gubernioj,
vilaghoj kaj urbetoj. La loka popola kongreso estas la plej
alta shtata organo de potenco en la lokoj. La popolaj kongresoj
de gubernia kaj pli alta nivelo starigas konstantan komitaton.
Ilia servoperiodo dauras 5 jarojn, sed en vilagho kaj urbeto
3 jarojn.
La lokaj popolaj kongresoj plenumas siajn povojn
lau la konstitucio kaj leghoj. La provincaj, autonom-regionaj,
municipaj popolaj kongresoj povas ellabori kaj publikigi lokajn
regulojn lau la principoj de la konstitucio kaj leghoj kaj
lau siaj kondichoj, kiuj devas metighi en dosierojn de la
Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la Shtata Konsilantaro.
La popolaj kongresoj de la provincoj, autonomaj regionoj kaj
municipoj kaj iliaj konstantaj komitatoj povas sankcii leghojn
ellaboritajn de subaj urboj, ankau kiuj devas esti metitaj
en dosierojn en TPK kaj la Shtata Konsilantaro. TPK havas
la rajton nuligi lokajn leghojn, neidentajn al la konstitucio,
leghoj au administraj reguloj de la shtato. La reguloj difinitaj
de la popolaj kongresoj de la autonomaj regionoj, subprovincoj
kaj gubernioj validighos post sankcio de la superaj popolaj
kongresoj kaj devas esti metitaj en iliajn dosierojn. La kunvenon
de la Konstanta Komitato de TPK povas cheesti ankau prezidanto
au vicprezidanto de la konstanta komitato de provincaj, autonom-regionaj
kaj municipaj popolaj kongresoj kaj prezenti siajn opiniojn.
La Konstanta Komitato de TPK respondecas por elekti reprezentantojn
de TPK kaj respondas demandojn pri legho elmetitajn de la
lokaj popolaj kongresoj en ilia elektado.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|