Povoj de la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco (ChPPIK) efektivighas per proponoj kaj sugestoj.
Propono
de membroj de ChPPIK
Membroj de ChPPIK pere de sia konferenco prezentas
proponojn kaj opiniojn pri la shtata politiko, socia vivo
k.s al la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la popola registaro.
Prezento de proponoj ne limigita en tempo, enhavo
kaj nombro de membroj havas 4 formojn: membroj de ChPPIK prezentas
proponon private au kolektive; dum sesioj membroj de ChPPIK
faras proponon en la nomo de grupo; partioj kaj popolaj organizoj
alighintaj al ChPPIK en sia nomo faras proponon; specialaj
komisionoj de ChPPIK prezentas proponon en sia nomo. ChPPIK
havas specialan organon por trakti la proponojn. Lau ghia
regulo chiu propono ricevas respondon.
Sugesto
de ChPPIK
Sugesto estas prezentita en la nomo de la Popola
Politika Interkonsiligha Konferenco al la Popola Kongreso
kaj ghia Konstanta Komitato au la registaro. Sugesto devas
esti ekzamenita kaj aprobita de plena sesio au kunveno de
konstanta komitato au prezidantoj.
Diferenco
inter propono de membroj de ChPPIK kaj tiu de reprezentantoj
de TPK
Trovighas diferenco inter propono de membroj
de ChPPIK kaj tiu de reprezentantoj de TPK. TPK estas organo
de potenco, kaj la proponoj de reprezentantoj validighas,
tuj post kiam ili estas aprobitaj. ChPPIK estas organizo de
unuecfronto, kaj proponoj de ghiaj membroj estas formo de
popola kontrolo. La proponoj de reprezentantoj de TPK ghenerale
estas prezentataj en la kongresaj tagoj, sed la proponoj de
membroj de la Popola Politika Interkonsiligha Konferenco povas
esti prezentataj en tagoj sesiaj au postsesiaj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|