Jene estas rajtoj de membroj de la China Popola
Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) kaj ghiaj lokaj
komitatoj:
1. Vochdoni, elekti kaj esti elektata en la konferenco;
kontroli laboron de la konferenco kaj fari proponon.
2. Diskuti en la konferenco pri gravaj shtataj
aferoj kaj kontroli laboron de oficistoj de shtataj organoj.
3. Plenumi decidon de la konferenco kaj rezervi
sian opinion malsaman ol la ghia,
4. Partopreni inspektadon, viziton kaj esploradon
organizitajn de organoj de la Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco.
Devoj estas jene:
1. Observi regulojn de ChPPIK.
2. Observi kaj plenumi decidon de sesioj de ChPPIK.
3. La Konstanta Komitato punas membrojn de ChPPIK,
kiuj malobservas decidon kaj regulojn de ChPPIK, au nuligas
ilian kvalifikon.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho |