La Tutlanda Komitato de la China Popola Politika
Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) havas Konstantan Komitaton
por plenumi kongresajn aferojn. La Konstanta Komitato estas
organizo, kiu daure plenumas funkciojn de ChPPIK en postkonferencaj
tagoj.
Konsisto
de la Konstanta Komitato
La Konstanta Komitato de ChPPIK konsistas el
prezidanto, vicprezidantoj, ghenerala sekretario kaj membroj.
Tiuj personoj kandidatigitaj de diversaj partioj, grupoj,
nacioj kaj aliaj personoj de diversaj kampoj estas elektitaj
en plena sesio de la Tutlanda Komitato.
Devoj
kaj rajtoj de la Konstanta Komitato
1. Klarigi la statuton de ChPPIK kaj kontroli
ghian praktikighon;
2. Prezidi la plenan sesion de ChPPIK. La unua
plena sesio estas prezidata de la konferenca prezidantaro;
3. Organizi por realigi la taskojn difinitajn
de la statuto de ChPPIK;
4. Plenumi la decidon de la plena sesio de la
Tutlanda Komitato;
5. En postkonferencaj tagoj ekzameni kaj aprobi
gravajn konsilojn prezentitajn al la Tutlanda Popola Kongreso
kaj la Shtata Konsilantaro;
6. Lau propono de la ghenerala sekretario nomumi
kaj eksigi asistan gheneralan sekretarion de la Tutlanda Komitato
de ChPPIK;
7. Decidi laboran organon de la Tutlanda Komitato
de ChPPIK kaj nomumi kaj eksigi ghiajn gvidantojn.
Gvidantoj
de la Konstanta Komitato
Prezidanto de la Konstanta Komitato de ChPPIK,
helpate de vicprezidanto kaj ghenerala sekretario, respondecas
pri la laboro de la Konstanta Komitato.
Prezidanto, vicprezidantoj kaj ghenerala sekretario
formas prezidantan kunvenon por trakti chiutagan laboron de
la Konstanta Komitato.
La Tutlanda Komitato de ChPPIK havas kelkajn
asistajn gheneralajn sekretariojn por helpi la gheneralan
sekretarion kaj starigas oficejon gividatan de la ghenerala
sekretario.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|