Ekde la unua sesio de la China Popola Politika
Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) la sistemo de popola politiko
de Chinio malfermis sian novan paghon.
Fondigho de la China Popola Respubliko, elekto
de la Centra Popola Registaro, determino de nacia flago kaj
nacia himno de Chinio estis deciditaj en la unua plena sesio
de ChPPIK, tio estas historia kontribuo de ChPPIK. De tiam
la Popola Politika Interkonsiligha Konferenco, kiel organizo
de vasta patriota unuecfronto kaj grava organiza formo de
plurpartia kunlaboro, politika interkonsiligho kaj demokratia
kontrolo gvidataj de KPCh, ludas gravan rolon en la politika
kaj socia vivo de chinoj kaj en la socialisma konstruado kaj
defendo de unueco kaj solidareco de Chinio.
De multaj jaroj, pere de sia plena sesio en chiu
jaro kaj kunveno de konstanta komitato en chiu trimestro,
prezidanta kunveno kaj kunveno de konstanta komitato kun speciala
temo, la Popola Politika Interkonsiligha Konferenco faras
proponojn pri registara raporto, projekto pri ekonomia kaj
socia disvolvigho, arangho de personaraj aferoj kaj popola
vivo. Samtempe ghi prezentas opiniojn au kritikojn pri la
plenumo de legho, praktikado de gravaj decidoj de la partio,
registaro kaj la Popola Kongreso de diversaj niveloj, kaj
konduto de shtatoficistoj, observado de legho kaj disciplino
kaj honesta administrado.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|