Antauvespere de la naskigho de la China Popola
Respubliko (ChPR) en 1949 la Komunista Partio de Chinio (KPCh),
demokratiaj partioj, senpartiaj demokratiaj personoj, diversaj
popolaj grupoj kaj diversrondaj personoj kune decidis fondi
la Chinan Popolan Politikan Interkonsilighan Konferencon (ChPPIK).
En 1948 KPCh proponis okazigi novan politikan interkonsilighan
konferencon por pligrandigi kaj firmigi la popolan demokratian
unuecfronton kaj junie de la sekvanta jaro la nova prepara
politika konferenco okazis en Pekino kaj la 17-an de septembro
de tiu jaro, ghia dua sesio decidis shanghi sian nomon en
la Chinan Popolan Politikan Interkonsilighan Konferencon.
Karakteroj
de ChPPIK
La statuto de ChPPIK tekstas: "La China
Popola Politika Interkonsiligha Konferenco estas patriota
unuecfronta organizo de la china popolo kaj grava organo gvidata
de KPCh por plurpartia kunlaboro kaj politika interkonsiligho."
ChPPIK ne estas shtata institucio nek ordinara
socia grupo.
La Tutlanda Komitato de ChPPIK konsistas el reprezentantoj
de KPCh, diversaj demokratiaj partioj, senpartiaj demokratiaj
personoj, popolaj grupoj, nacimalplimultoj kaj diversaj sociaj
rondoj, Taiwan-anoj, Hongkong-anoj kaj Maka-anoj kaj chinaj
elmigrintoj kaj specialaj invititoj. La konsisto de la lokaj
komitatoj de ChPPIK estas decidita lau la lokaj kondichoj
reference de la tutlanda komitato.
Chefa
funkcio
La chefa funkcio de ChPPIK estas politika interkonsiligho
kaj demokratia kontrolo. Ghi organizas la membrojn de ChPPIK
en partopreno de la regado kaj diskuto pri ghi.
Tio signifas, ke ChPPIK faras interkonsilighon
pri gravaj problemoj politikaj, ekonomiaj, kulturaj kaj sociaj
de la shtato kaj diversaj lokoj antau ilia decido au en ilia
praktikado. La tutlanda komitato kaj lokaj komitatoj de ChPPIK
povas okazigi kunvenon partoprenatan de gvidantoj de diversaj
partioj kaj grupoj kaj diversrondaj personoj, lau propono
de la Komunista Partio de Chinio au konstantaj komitatoj de
la popola kongreso, popola registaro, demokratiaj partioj
kaj popolaj grupoj. Ili povas ankau proponi al la supre menciitaj
organoj diskuti pri gravaj problemoj.
La demokratia kontrolado signifas, ke ChPPIK
povas fari kontrolon pere de sugesto kaj kritiko pri praktikado
de la konstitucio, leghoj kaj reguloj de la shtato, plenumo
de siaj funkcioj, observo de la leghoj kaj disciplino, praktikado
de gravaj principoj kaj politikoj fare de la Centra Komitato
de KPCh kaj shtataj organoj. La chefaj formoj de la demokratia
kontrolado estas, ke la plena sesio au konstanta komitato
de ChPPIK faras decidon, la konstanta komitato au ghia prezidantaro
faras proponon al la Centra Komitato de KPCh, la konstanta
komitato de la popola kongreso kaj la Shtata Konsilantaro,
la specialaj komisionoj faras proponon kaj koncernajn raportojn,
membroj de ChPPIK faras inspektadon, proponon kaj kritikon,
partopreni enketon kaj inspekton organizitajn de la Centra
Komitato de KPCh kaj la Shtata Konsilantaro.
Partopreni la regadon kaj diskuti pri ghi estas
disvolvigho kaj etendigho de la politika interkonsiligho kaj
demokratia kontrolado. Observante tiun principon, oni devas
fari enketon kaj esploron pri la problemoj multe atentataj
de la popolo kaj alte taksataj de la registaraj departementoj,
aktive fari proponon al la partiaj kaj registaraj instancoj
kaj per diversaj metodoj elvolvi la aktivecon de la membroj
de ChPPIK por fari kontribuojn al la reformado, pordmalfermo
kaj socialisma moderniga konstruado.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|