Informoj
Fokusaj temoj
Intervjuoj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Amikaj retejoj

Ghenerala principo pri la laboro de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco
Materialoj

Politika interkonsiligho signifas, ke oni faras interkonsilighon pri gravaj principoj kaj gravaj problemoj en la sferoj de politiko, ekonomio, kulturo kaj socia vivo antau ol la centra kaj lokaj registaroj faras decidojn pri ili. La Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) kaj ghiaj lokaj komitatoj okazigas apartan konferencon por interkonsilighi pri la proponoj de la Komunista Partio de Chinio, la Tutlanda Komitato de la China Popola Kongreso, la popola registaro, demokratiaj partioj kaj popolaj organizoj au proponas al chi tiuj interkonsilighi pri gravaj problemoj.

La Tutlanda Komitato de ChPPIK kaj ghiaj lokaj komitatoj plenumas jenajn laborojn:

Propagandi kaj praktiki la konstitucion, leghojn kaj diversajn principojn kaj politikojn de la shtato por akceli la socian forton en la socialisma materia kaj civilizacia konstruado, helpi la shtatajn organojn en la batalo kontrau krimagoj en la ekonomia kaj aliaj kampoj.

Intime kontaktante diversflankajn personojn, prezenti la opiniojn kaj postulojn de ili kaj la de ili kontaktataj amasoj, fari proponon kaj kritikon pri la laboro de la shtataj organoj kaj shtataj oficistoj, helpi la shtatajn organojn en reformado de strukturo kaj plibonigo de la laboro, kontraukorupta konstruado kaj levo de la labor-efiko kontrau burokratismo.

Reguligi kaj trakti la diversflankajn rilatojn en la unuecfronto kaj gravajn aferojn pri interna kunlaboro de ChPPIK.

Propagandi progresajn ideojn per diversaj kanaloj.

Persisti en la principo de la scienca disvolvigho kaj kultura prospero, intime kontakti koncernajn organizojn, enketi kaj esplori pri problemoj politikaj, justicaj, ekonomiaj, edukaj, scienc-teknikaj, kulturaj, artaj, medicinaj, higienaj kaj sportaj.

Akceli la sociajn fortojn kaj helpi ilin en funkciigo de entreprenoj utilaj al la socialisma konstruado.

Organizi kaj helpi siajn membrojn en politika studo kaj intershangho de akademiaj scioj por levi ilian kapablon servi al la patrio.

Propagandi kaj praktiki la politikon pri la patria unuigo, aktive kontakti Taiwan-anojn kaj diversrondajn personojn por realigi la patrian unuighon.

Plifirmigi la kontakton kaj unuighon kun la loghantoj de Hongkong kaj Makao, kuraghigi ilin kontribui al la prospero kaj stabileco de siaj lokoj kaj al unuigho de la patrio.

Propagandi kaj helpi la registaron en praktikado de la politiko pri intelektuloj por ke ili bone ludu sian rolon en la socialisma konstruado.

Propagandi kaj helpi la registaron en praktikado de la nacia politiko de la shtato, prezenti la opiniojn kaj postulojn de la nacimalplimultoj kaj fari kontribuojn al ekonomia kaj kultura disvolvigho de la nacimalplimultaj lokoj, defendi leghajn rajtojn kaj interesojn de la nacimalplimultoj, plibonigi kaj disvolvi la socialismajn naciajn rilatojn kaj akceli unuighon de diversaj nacioj kaj la patrian unuighon.

Propagandi kaj helpi la registaron en praktikado de la religia politiko de la shtato kaj unuigi la patriotajn religiulojn por fari kontribuojn al la konstruado kaj unuigho de Chinio.

Propagandi kaj helpi la registaron en praktikado de la shtata politiko de elmigrintoj, plifirmigi kontakton kaj solidarecon kun eksterlandaj elmigrintoj kaj kuraghigi ilin en kontribuado al la konstruado kaj unuigo de la patrio.

Propagandi kaj helpi la registaron en plenumo de la diplomatia politiko de la shtato kaj lau konkretaj kondichoj fari popolan diplomatian aktivadon kaj pliigi la amikecan kontakton kaj kunlaboron kun alilandaj popoloj.

Lau la trajtoj de la unuecfronto fari kolektadon, esploradon kaj eldonadon de materialoj de la proksima historio kaj moderna historio de Chinio.

La Tutlanda Komitato de ChPPIK tenas striktajn rilatojn kun la lokaj komitatoj de ChPPIK, intershanghas spertojn kaj esploras la komunajn problemojn kune kun ili.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!

>>> Chefpagho

Specialaj temoj pri Chinio