La China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco
(ChPPIK) konsistas el diversnivelaj komitatoj.
La
tutlanda komitato kaj loka komitato
ChPPIK starigas la tutlandan komitaton kaj lokajn
komitatojn. Sesio de la Tutlanda Komitato de ChPPIK okazas
chiujare. La konsisto de la loka komitato de ChPPIK estas
decidata lau lokaj kondichoj, reference al tiu de la Tutlanda
Komitato. La loka komitato devas observi kaj plenumi la rezoluciojn
de superaj komitatoj. Sesioj de diversnivelaj lokaj komitatoj
de ChPPIK okazas chiujare.
Povoj de la Tutlanda Komitato de ChPPIK
1. Revizio de la statuto de ChPPIK kaj superrigardo
de praktikado de la statuto;
2. Elektado de prezidanto, vicprezidantoj, ghenerala
sekretario kaj konstantaj komitatanoj;
3. Auskulto kaj ekzameno de labora raporto de
la konstanta komitato;
4. Diskuto kaj decido de gravaj politikoj kaj
taskoj;
5. Diskuto de shtataj politikoj kaj prezento
de proponoj kaj kritikoj.
Membroj
de ChPPIK
La membroj de la Tutlanda Komitato de ChPPIK
konsistas el reprezentantoj de la Komunista Partio de Chinio,
demokratiaj partioj, senpartiaj personoj, popolaj grupoj,
nacimalplimultoj, samlandanoj el Taiwan, Hongkong kaj Makao,
elmigrintaj chinoj kaj specialaj invititoj. La partioj kaj
popolaj grupoj, kiuj aprobas la statuton de ChPPIK, povas
alighi al la Tutlanda Komitato de ChPPIK post konsento de
ghia Konstanta Komitato. Ankau individuoj povas alighi lau
invito de ChPPIK. Aliaj personoj kaj grupoj povas alighi en
sama maniero.
Servoperiodo
de la tutlanda kaj lokaj komitatoj
La servoperiodo de la Tutlanda Komitato de ChPPIK
dauras 5 jarojn. En eksterordinara situacio la servoperiodo
povas esti prokrastata post konsento de pli ol 2/3 de la membroj
de la Konstanta Komitato. La alighontaj grupoj kaj la nombro
de reprezentantoj kaj kandidatoj estas deciditaj de la lastperioda
komitato de ChPPIK kaj la aldono kaj shangho --- de la nuna
komitato de ChPPIK.
La servoperiodo de la lokaj komitatoj de ChPPIK
dauras 5 jarojn. La lokaj komitatoj instalas prezidanton,
vicprezidantojn kaj gheneralan sekretarion.
Al
la komitato alighas reprezentantoj de la ekonomio de neshtata
posedsistemo
En marto de 1993 en la 1-a sesio de la 8-a ChPPIK
pli ol 20 prezidantoj de privataj entreprenoj kaj tiuj funkciigataj
kune kun alilandanoj unuafoje farighis membroj de ChPPIK kiel
reprezentantoj de la ekonomio de neshtata posedsistemo kaj
diskutis pri gravaj shtataj aferoj kun fakuloj, erudiciuloj
kaj kadroj el diversaj partioj kaj grupoj. Tio markis, ke
la ekonomio de neshtata posedsistemo farighis grava parto
de socialisma ekomomio de Chinio. En la 9-a ChPPIK pli ol
40 tiaj reprezentantoj estis elektitaj kiel membroj de ChPPIK.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|