Chinio estas lando kun multaj naciminoritatoj.
Krom han-nacio, kiu konsistigas 90% de la tuta loghantaro
de Chinio, vivas ankau 55 naciminoritatoj en la mezo kaj okcidento
de la lando.
La "Konstitucio de la China Popola Respubliko"
montras, ke chiuj nacioj de la China Popola Respubliko ghuas
egalajn rajtojn. La shtato protektas la leghajn rajtojn kaj
interesojn de la naciminoritatoj, protektas kaj disvolvas
la egalrajtecon, solidarecon kaj interhelpon de la naciminoritatoj.
Estas malpermesite diskriminacii kaj subpremi iun ajn naciminoritaton,
detrui la nacian unuighon kaj fari nacian splitighon. La shtato
helpas la naciminoritatajn regionojn disvolvi la ekonomion
kaj kulturon lau la trajtoj kaj bezonoj de la naciminoritatoj.
En la lokoj loghataj chefe de naciminoritatoj
praktikighas loka autonomeco. Chiuj autonomaj lokoj estas
neapartigeblaj partoj de la China Popola Respubliko.
Chiuj naciminoritatoj havas la liberecon uzi kaj
evoluigi sian lingvon kaj konservi au reformi siajn morojn.
Autonomaj
rajtoj de naciminoritato
"Praktika Programo de Nacia Autonomeco de
la China Popola Respubliko" difinis autonomajn rajtojn
de la naciminoritatoj:
La konkretaj formoj de la autonomaj organoj de
la naciminoritataj lokoj decidighas lau la volo de plejparto
de tieaj popolanoj kaj gvidantaj personoj havantaj kontakton
kun la lokanoj;
La autonomaj organoj de la autonomaj lokoj devas
apliki nacian lingvon popularan en la loko kiel chefan instrumenton
por praktiki la povon; en praktikado de povo al la nacio,
al kiu ne taugas la lingvo, la lingvo de la koncernata nacio
devas esti aplikata;
La autonomaj organoj de la autonomaj lokoj de
naciminoritatoj devas uzi la propran lingvon kaj skriblingvon
por disvolvi la kulturan kaj edukan aferon de la nacio;
La autonomaj organoj de la autonomaj lokoj de
naciminoritatoj devas apliki konformajn metodojn por kulturi
naciajn kadrojn, kiuj amas la patrion kaj havas striktan kontakton
kun la lokanoj;
Reformado interne de la autonomaj lokoj estas
praktikata lau la volo de plejparto de la nacianoj kaj gvidantaj
personoj havantaj kontakton kun la popolo;
Kadre de la unueca financa politiko de la shtato,
la autonomaj organoj de la autonomaj lokoj de naciminoritatoj
administras financon de sia loko lau la divido de la Centra
Popola Registaro kaj supera popola registaro pri financa povo;
Kadre de la unueca plano de la ekonomia sistemo
kaj ekonomia konstruado, la autonomaj organoj de la autonomaj
lokoj de naciminoritatoj rajtas libere disvolvi la ekonomian
aferon de sia loko;
La autonomaj organoj de la autonomaj lokoj de
naciminoritatoj rajtas alpreni necesajn kaj decajn metodojn
por disvolvi la kulturon, edukadon, arton kaj higienon de
sia nacio;
La autonomaj organoj de la autonomaj lokoj de
naciminoritatoj rajtas organizi trupon por publika sekureco
kaj milicon lau la unueca milita sistemo de la shtato;
Kadre de la leghoj de la Centra Popola Registaro
kaj la popola registaro de pli alta nivelo, la autonomaj organoj
de la autonomaj lokoj de naciminoritatoj rajtas ellabori propran
leghon en la permesita povo kaj prezenti al la registaroj
de du pli altaj niveloj por registrighi;
La propraj leghoj de la autonomaj lokoj aprobitaj
de la lokaj popolaj registaroj de diversaj niveloj devas esti
prezentitaj al la Shtata Konsilantaro de la Centra Popola
Registaro;
La supre menciitaj autonomaj rajtoj estas principe
praktikeblaj por chiuj naciminoritataj autonomaj lokoj, kaj
la skalo de aplikebleco estas adekvata al la administra pozicio
de la respektivaj autonomaj lokoj de naciminoritatoj.
Principo
de gvidado de supera popola registaro
La superaj popolaj registaroj respektas la autonomajn
rajtojn de la autonomaj lokoj de naciminoritatoj kaj helpas
ilin en jenaj flankoj:
La superaj popolaj registaroj devas sufiche taksi
la trajtojn kaj konkretajn cirkonstancojn de la autonomaj
lokoj en la nuna stadio de disvolvigho, por ke iliaj dekretoj
kaj ordonoj konformu kaj al la ghenerala vojo de la komuna
programo de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco
kaj al la trajtoj kaj konkretaj cirkonstancoj de la lokoj;
La superaj popolaj registaroj devas helpi la
autonomajn organojn de la autonomaj lokoj de naciminoritatoj
lauplane kulturi lokajn naciminoritatajn kadrojn kaj laubezone
sendi taugajn kadrojn labori en la autonomaj lokoj;
La superaj popolaj registaroj devas helpi la
autonomajn lokojn disvolvi siajn politikon, ekonomion, kulturon,
edukadon kaj higienon;
La superaj popolaj registaroj devas apliki diversajn
konvenajn metodojn por konigi al la autonomaj lokoj avangardajn
sperton de la politika, ekonomia kaj kultura konstruado;
La superaj popolaj registaroj devas eduki la
diversajn naciojn starigi inter si egalecon, amikecon, unuighon
kaj interhelpemon, kaj venki diversajn tendencojn de grandnacia
shovinismo kaj malvasta naciismo.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|