Grava
tasko de la nuna sesio de la China Popola Kongreso estas ekzameni
projekton de la Legho pri Administrado de Entreprenoj Kune Investitaj
de Chinio kaj Aliaj Landoj (reviziita).
Kompare
kun la antaua legho oni modifis chefe jenajn tri punktojn:
1.
Koncerne la planon de produktado kaj entreprenado, oni forstrekis
en la projekto la difinon, ke "la entreprenoj kune investitaj
de Chinio kaj aliaj landoj devas raporti la planon de sia produktado
kaj komercado al la chefa respondeca departemento por endosierigho
kaj efektivigi ghin pere de ekonomiaj kontraktoj".
Kial oni
faris tiun modifon? Char sub la ekonomiaj kondichoj de la socialisma
merkata ekonomio la entreprenoj havas rajton de memstara entreprenado,
dum la registaro devas fari nur makroreguladon sen interveno al
iliaj produktado kaj administrado. Nun la registaro ne postulas
la enlandajn entreprenojn raporti sian planon de produktado, kompreneble
nun ghi ne plu postulas tion de la entreprenoj kune investitaj de
Chinio kaj aliaj landoj, tial estas necese forstreki la koncernan
difinon.
2.
Koncerne acheton unue en Chinio, oni shanghis en la projekto la
difinon, ke "la entreprenoj kune investitaj de Chinio kaj aliaj
landoj devas acheti la krudmaterialojn, brulajhojn, akcesorajhojn
k.a. bezonatajn de ili unue en Chinio kaj povas ankau mem prepari
la bezonatan monon por acheti en la internacia merkato" en
la difinon ke "la entreprenoj kune investitaj de Chinio kaj
aliaj landoj povas acheti materialojn, brulajhojn kaj aliajn bezonatajn
de ili en la sfero sankciita de la registaro en la china kaj internacia
merkatoj lau la principo de justeco kaj racieco".
Kial oni
faris tian shanghon? La antaua difino estis farita sub la antauaj
kondichoj, tamen nun la cirkonstancoj jam shanghighis. Sub la kondichoj
de la socialisma merkata ekonomio la entreprenoj rajtas mem decidi
sian achetadon lau la kondichoj de la merkato, dum la registaro
ne devas interveni en tion. La entreprenoj investitaj de aliaj landoj
havas la saman rajton pri achetado samkiel la chinaj. Tio konformas
ankau al la koncerna difino de la Monda Komerca Organizo.
3.
Koncerne la rajton revizii la nomitan leghon. La antaua legho tekstis,
ke tiun rajton havas la China Popola Kongreso, sed nun ghi tekstas,
ke tiun rajton havas la konstanta komitato de la kongreso. La antauan
difinon oni faris en 1979, nelonge post ekpraktikado de la reformado
kaj pordmalfermo de Chinio, tiu difino estis necesa siatempe, kaj
ghi estis tauga por protekti la medion de investado. Pro bezono
de plua pordmalfermo kaj ghustatempa perfektigo de la legho, oni
faris la supran modifon.
La reviziita
teksto enhavas malpli ol cent ideogramojn, tamen ghia signifo estas
profunda. Tio montras firman volon de la china registaro pri plua
pordmalfermo. Ghi montras ankau, ke Chinio certe liveros pli bonajn
kondichojn al eksterlandaj investantoj lau la internacia komerca
principo pri egala konkurenco kaj libera elekto.
Rilata artikolo:
Iom
pri la "Legho pri Entreprenoj Kune Investitaj de
Chinio kaj Aliaj Landoj de la China Popola Respubliko"
Revenu
|