De post
ekpraktikado de la politiko pri pordmalfermo en Chinio, por doni
stabilan leghan garantion kaj politikan subtenon al alilandaj entreprenistoj
investantaj en Chinio kaj ekonomia kunlaboro, la China Popola Kongreso
aprobis Leghon pri Entreprenoj Kune Investitaj de Chinio kaj Aliaj
Landoj de la China Popola Respubliko, Leghon pri Entreprenoj, Administrataj
kunlabore de Chinoj kaj Eksterlandanoj, Leghon pri Alilandaj Entreprenoj
respektive en 1979, 1986 kaj 1988. Por bezono de la kondichoj la
China Popola Kongreso faris modifon al la unua legho en 1990.
La praktiko
en la pasintaj 20 jaroj pruvis, ke la tri leghoj ludis gravan rolon
por efektivigo de la pordmalfermo, akcelo de alilanda investado,
pliigo de la ekonomia kunlaboro kaj teknologia intershangho.
Por bezono
de plua pordmalfermo kaj aligho al la Monda Komerca Organizo, la
Shtata Konsilantaro proponis al la China Popola Kongreso refojan
modifon de la tri leghoj en augusto de 2000. La konstanta komitato
de la kongreso ekzamenis kaj aprobis la lastajn du leghojn, char
la unua legho tekstis, ke ghian revizion rajtas nur la tutlanda
popola kongreso, tial la konstanta komitato proponis la novan projekton
al la chi-foja kongreso.
Revenu
|