1.
La legho de kresko pri bezono kaj livero nekomplete formighis kaj
la bazo de ekonomia relevigho ne solidighis;
2.
Vigleco mankas al socia investo;
3.
Iuj faktoroj limigas grandigon de konsumado kaj kamparan merkaton;
4.
Racieco mankas al strukturo de eksportajhoj;
5.
Agrikulturo ne havas grandan forton kontrau naturaj katastrofoj,
prezoj de agrikulturaj produktajhoj estas daure malaltaj, kaj la
enspezo de kamparanoj kreskas malrapide;
6.
Neracia estas strukturo de industrio, superflua estas la produktopovo
de simpla prilabora industrio kaj altteknologiaj produktajhoj havas
malgrandan proporcion;
7.
Neakorda estas ekonomia disvolvigho de regionoj kaj malrichaj kamparanoj
ankorau bezonas liberighi de malricheco;
8.
Ne radikale shanghighis la administra sistemo de shtataj entreprenoj,
parto de ili ankorau ne eliris el malfaciloj;
9.
Pli ol 6 milionoj da laborantoj de shtataj entreprenoj depostenighis
kaj atendas laboron, seriozighis senlaboreco en urboj;
10.
Malracieco de distribuo de enspezo seriozighis;
11.
Furiozas produktado de falsaj komercajhoj, evito de impostoj kaj
trompshtelo de fremdaj valutoj, malordo de socia kredito, kontrabando
kaj malobservo de financaj disciplinoj;
12.
koruptigho kaj malshparemo de shtatoficistoj estas serioza;
13.
Malsekureco ekzistas en produktado;
14.
Publika sekureco ne estas garantiata en iuj lokoj.
Revenu
|