La 5-an
de marto inaugurighis en Pekino la Kvara Sesio de la kongreso. Matene
la kongresanoj auskultis la raporton "skemo de la Deka Kvinjara
Plano pri la nacia ekonomio kaj socia disvolvigho" faritan
de Zhu Rongji, chefministro de la Shtata Konsilantaro. Posttagmeze
la kongresanoj, diskutis pri la raporto. Ili opiniis, ke la raporto
respondas al la realeco de Chinio kaj havas strategian malproksimvidecon.
Matene
de la 6-a de marto Zeng Peiyan, ministro de la Shtata Disvolv-Planiza
Komisiono, faris la raporton "Retrorigardo al la nacia ekonomio
kaj socia disvolvigho en 2000 kaj skemo de projekto de la nacia
ekonomio kaj socia disvolvigho en 2001" kaj montris problemojn
de la ekonomio kaj socio en Chinio.
La raporto
emfazas, ke la atingoj de la socia ekonomio kaj socia disvovigho
de Chinio en 2000 markas plenumighon de la Naua Kvinjara Plano kaj
atingon de la dua strategia celo pri modernigho de Chinio kaj metis
solidan bazon por la 3-a strategia pasho. Pri tio legu:
1.
Retrorigardo al la nacia
ekonomio kaj socia disvolvigho en 2000
2.
La celo kaj chefaj taskoj
de naci-ekonomia disvolvigho de Chinio en 2001
3.
Problemoj de la ekonomo
kaj socio de Chinio
Revenu
|