Lastatempe Pekino prezentis projekton plej grandiozan post
la fondigho de la China Popola Respubliko en 1949 por rekonstrui
la loghejojn kun kvadrata korto en Sanyanjing-strateto.
Sanyanjing-strateto
situas che la orienta strato de Jingshan de Dongcheng-distrikto
de Pekino, kun areo de 45706 kvadrataj metroj, 1617 domoj
kaj 1812 loghantoj. La domoj estas unu-etaghaj, el brikoj
kaj ligno.
La
rekonstruado de Sanyanjing-strateto konservos la stilon kaj
formon de la domoj por protekti la historion kaj kulturon
de Pekino kaj prezenti novajn loghejojn en antikva stilo.
Krome Pekino ankau konsideras rilatojn inter la rekonstruado
kaj mediprotektado kaj prezentos serion da projektoj por heredo
kaj disvolvo de la tradicio. Post la rekonstruado pekinanoj
povos ghui pli komfortan kaj oportunan vivon en la antikva
kaj moderna atmosfero.
Kvieta
kaj komforta kvadrata korto de Pekino
Revenu
|