Post
10-jara konstruado, precipe post la iniciato de tutpopola korpo-fortigado
en 1998, la sportaj instalajhoj de Pekino iom post iom multighas
kaj perfektighas. Tio kreis favorajn kondichojn por pekinanoj.
Lau la "Sporta Projekto de la Deka Kvinjara Plano de Pekino"
Pekino havos 10 mil instalajhojn ghis la jaro 2005.
En la venontaj 5-7 jaroj Pekino konstruos
400 km da ekspresaj shoseoj. La totala longeco de ekspresaj
shoseoj atingos 616 km. Pekino estas unu el la chinaj urboj,
kiu plej frue konstruis ekspresan shoseon en Chinio. Hodiau
jam finkonstruighis 6 tiaj shoseoj kun totala longeco de 216
km, kiuj alportos 1.5 miliardojn da juanoj da profito chiujare.