La
tri temoj de Pekino en invito de Olimpikoj estas: hom-sciencaj
Olimpikoj, altteknologiaj Olimpikoj
kaj verdaj Olimpikoj.
Hom-sciencaj
Olimpikoj -- homo estas la chefa
La homa scienco kontinuis tra la centjara
historio de Olimpikoj. Ghi enkorpighas ankau en la pekina
invito de Olimpikoj de 2008.
Dum konstruado de novaj sportejoj,
Olimpika Vilagho, gazetara centro, loghejoj, trafikaj kaj
telekomunikaj instalajhoj en Pekino, oni unue konsideras oportunecon
por sportistoj, jughistoj, oficistoj, raportistoj, turistoj
k.a. Pekino prezentos komfortan medion por la vivo, trejnado
kaj konkurso de la sportistoj, por ke ili akiru bonajn sukcesojn.
Pekino kreos por raportistoj bonajn labor-kondichojn kaj avangardajn
telekomunikajn rimedojn, por ke ili sendu novajhojn precize
kaj akurate. Ankau Pekino kunlaboros kun subvenciantoj por
kontentigi turistojn. Chiuj instalajhoj por Olimpikoj plibonigos
la medion de Pekino.
Oni
konstruos la Olimpikan Parkon che la norda fino de la centra
aksa linio de Pekino, kun kulturaj karakterizajhoj.
Invito de Olimpikoj fare de Pekino
donas al Olimpikoj freshecon. Pekino kun 3000-jara historio
estas tipa kultura urbo de Chinio. Se Olimpikoj okazos tie,
kunfandighos la orienta kaj okcidenta kulturoj. La karakterhava
orienta kulturo prezentos sian charmon al la tuta mondo. La
rapide disvolvighanta Pekino gastigos tute novajn Olimpikojn,
kio donos al ili novan movforton en la nova jarcento kaj ebligos
al ili farighi transkultura kaj transnacia kultura sistemo.
Altteknologiaj
Olimpikoj ghuigos chiujn
Enirinte
la Chefurban Sporthalon, vi spertos la temon de altteknologiaj
Olimpikoj.
La altteknologiaj Olimpikoj signifas,
ke la sportejoj por Olimpikoj enhavas altteknologion, ekz.
cifera larghbenda telekomunikado kaj elektrona informadiko,
kiuj moderigas la sportejojn. Krome altteknologiaj Olimpikoj
enkorpigas ankau shparon de akvo kaj aplikon de sunenergio.
Ankau novaj konstruaj materialoj, elektron-informa traktado
kaj intelekta uzado trovighas en projekto de la sportejoj.
Se Pekino sukcesos en sia invito de Olimpikoj, tiam chiu raportista
tablo estos provizita per komputero konektita kun Interreto
por sendi novajhojn kaj serchi informojn.
Olimpikoj estas ne nur konkurso de
sportisoj, sed ankau de teknikoj. Nano-teknologio, kiu naskighis
en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, eliris el laboratorio
kaj aplikighis en laboro por pekina invito de Olimpikoj. La
Pekina Sporthalo estas renovigita per nano-materialo: plafono
kun nano-shmirajho - sonsorba, tia muro -- akvorezista kaj
olerezista, kaj pordoj, fenestroj kaj tuboj el tia materialo
-- fortikaj kaj korord-imunaj. Nano-aeropurigilo estas uzata
en fumchambro¡
La Pekina Komisiono por Invito de
Olimpikoj proponas uzi tervarmon kiel hejtajhon kaj elektron
produktitan per ventenergio por lumigado de sportejoj. Se
Pekino gastigos la Olimpikojn, altteknologio alportos utilon
al ili.
Verda
revo realighonta
"Verdaj Olimpikoj" estas
unu el la tri temoj de pekina invito de Olimpikoj. La temo
turnos Pekinon en internacian metropolon kaj altigos la vivkvaliton
de la pekinanoj.
En la jaro 2000 Pekino verdigis pli
ol 2600 hektarojn, kiuj formis 11 grandajn pecojn da verdajhoj.
En la pasintaj kvin jaroj Pekino multigis
verdigitan areon je 112 mil hektaroj. La arbokovrita kaj herbokovrita
areoj kreskis respektive de 36.26% kaj 32.4% en la pasinteco
al 43% kaj 36%. La pokapa verdigita areo hodiau estas 10 kvadrataj
metroj, sed antaue -- 7.08 kvadrataj metroj, kaj tiu de urbaj
distriktoj jam atingis 35 kvadratajn metrojn, kaj tiu de la
antauurbo -- 50 kvadratajn metrojn.
Rilataj
artikoloj:
Situo
de sportejoj por la Olimpiaj Ludoj
Mediprotekta
pekina Olimpika Vilagho
Mediprotekta
necesejo de suna energio
Sporta
instalajho kaj trafiko
Revenu
|