
Je
la 20-a horo de la 15-a de majo (lau pekina tempo), la Internacia
Olimpika Komitato publikigis en sia reto la raporton de sia
Inspekta Teamo pri la 5 kandidataj urboj.
La
Inspekta Teamo opinias, ke rigardate lau la nova procedo de
invito de Olimpikoj, la invita kvalito de la 5 urboj estas
alta.
Jene
estas vortoj el la raporto de la teamo:
Osako:
La
laboro de invito de Olimpikoj fare de la urbo estas organizita
de la urba registaro. La bonaj instalajhoj de sportejoj kaj
la sperto en organizado de granda sportkunveno estas fidinda
bazo por gastigi Olimpikojn. Tamen la trafiko de la urbo estas
rimarikinda problemo. Krome, ankau la diseco de la sportejoj
kaj konsekvence la ekonimia situacio kaj efektiva kapablo
en la invita plano estas zorgigaj.
La
Inspekta Teamo ne havas fidon pri la kontentiga solvo de tiuj
problemoj.
Parizo:
Forte
subtenata de la franca registaro, la invita laboro de Parizo
estas organizita kune de la urba registaro kaj la Franca Olimpika
Komitato.
Parizo
estas unu el famaj metropoloj de la mondo. La nunaj sportejoj
en la urbocentro estas taugaj por la Olimpikoj. La plano pri
konstruo de novaj instalajhoj kaj rekonstruo de la malnovaj
faris la invitan planon de la urbo pli konvinka.
"Okazigi
la Olimpikojn en urbo" estas slogano de Parizo, kiu havas
urban Olimpikan Vilaghon. La Inspekta Teamo opinias, ke malgrandaj
problemoj en la plano de Parizo estas solvendaj, tamen ghi
kredas, ke Parizo kapablas solvi la problemojn kaj sukcese
gastigi la Olimpikojn.
Istanbulo:
La
invita laboro surbaze de la unika "Olimpika Legho"
de Turkio estas organizita de la Turka Olimpika Komitato.
La legho garantias monhelpon por disvolvo de la sporto de
la urbo kaj por konstruo de sportejoj.
La
Inspekta Teamo opinias, ke trovighas nestabilaj faktoroj en
la invita plano kaj la financo por la invito. Estas malfacilo
en monrimedoj kaj tempolimigo por konstrui trafikajn instalajhojn.
Sed tio estas shlosila por gastigo de la Olimpikoj. La urba
financo ne kapablas shanghi la situacion.
Kvankam
la urbo jam havas kelkajn novajn sportejojn, tamen la Inspekta
Teamo ne havas fidon pri plenumado de la komplika plano de
la Istanbula Komisiono por Invito de Olimpikoj.
Toronto:
La
laboro de invito de Olimpikoj fare de la urbo estas organizita
de la Kanada Olimpika Komitato kaj diversnivelaj registaroj.
La shtato forte subtenas. Ankau privataj grupoj partoprenis
la laboron.
La
trafikaj instalajhoj kaj sportejoj en la urbocentro favoras
la inviton. Tamen estas defio, chu la privataj grupoj povas
sukcese kunlabori kun la shtato en konstruado de sportejoj
kaj Olimpika Vilagho.
La
Inspekta Teamo kredas, ke Toronto kapablas plenumi tion.
Pekino:
La
invita laboro de Pekino estas organizita de la registaro kaj
akiris grandan subtenon kaj helpon de la China Olimpika Komitato.
L amo de chinoj al sporto kaj la forta subteno de la registaro
altigas la kvaliton de la invito.
La
Inspekta Teamo rimarkis la grandan shanghighon kaj disvolvighon
de Chinio kaj Pekino kaj la eventualan influon de multigho
de loghantoj kaj kresko de ekonomio antau la jaro 2008 al
la Olimpikoj. Sed la Inspekta Teamo kredas, ke la problemoj
estos solveblaj por la urbo.
Pri
la medio de Pekino estas kelkaj problemoj solvendaj, sed la
pekina registaro investos por bonigi la medion.
La
Inspekta Teamo kredas, ke gastigo de Pekino postlasos unikan
kaj valoran heredajhon kaj por la china kaj por la monda sportoj.
La
Inspekta Teamo opinias, ke Parizo, Toronto kaj Pekino kapablos
sukcese gastigi la Olimpikojn de 2008.
Rilata
artikolo:
Inspekta
raporto pri invito de Olimpikoj de 2008 publikigita
Revenu
|