La
15-an de majo, la Inspekta Teamo de la Internacia Olimpika
Komitato publikigis sian raporton, kiu diras, ke Pekino, Parizo
kaj Toronto estas kapablaj bone gastigi la Olimpikojn en 2008.
H. Verbruggen, prezidanto de la Inspekta
Teamo, diris en la gazetara konferenco, okazigita en la sama
tago, ke tiuj supre menciitaj tri urboj havas chiu sian propran
fortecon kaj estas malfacile ilin vicigi, char chiu el ili
havas siajn mankojn, tamen oni kredas, ke la mankoj estos
forigitaj antau 2008.
La raporto montras, ke chiuj sportoj
en Chinio estas bone aranghitaj kaj la registaro forte subtenas
inviton de la Olimpikoj, kio faris Pekinon bonkvalita urbo
invitanta la Olimpikojn. La membroj de la Inspekta Teamo opinias,
ke okazigo de la Olimpikoj en 2008 en Pekino certe postlasos
apartajn heredajhojn al la sporta afero ne nur de Chinio,
sed ankau de la tuta mondo.
H. Verbruggen diris, ke la Raporto
de Pekino pri Invito de Olimpikoj de 2008 estis tre bone farita.
He Zhenliang, plenuma komitatano de
la Internacia Olimpika Komitato, diris, ke la Inspekta Teamo
faris eminentan laboron kaj ghia inspekta raporto estas objektiva
kaj la konkludo justa. Ghi konfirmis la fortan subtenon de
la pekina popolo, pekina registaro kaj la tuta china popolo.
He diris, ke li estas kontenta pri la raporto.
Antau kelkaj tagoj iuj okcidentaj
novajh-agentejoj trumpetis, ke Toronto kaj Parizo antauas
al Pekino. Pri tio He diris, ke tio estas subjektiva supozo
de areto da okcidentaj jhurnalistoj sen fidinda bazo.
Rilataj
artikoloj:
Ebleco
de kuna gastigado de Olimpikoj fare de la cheftero kaj Taiwan
de Chinio
Prezentighis
la Raporto de Pekino por Inviti Olimpikojn de 2008
Jughkomisiono
de la Internacia Olimpika Komitato plenumis esploradon de
Pekino
Revenu
|