Pekino-Olimpikoj

 
Projekto por la Nagha Centro de Chinio decidita


     Nun la projekto B04 "Akva Kubo" por la Nagha Centro de Chinio estis decidita.

    En la unuaj tagoj de julio 10 projektoj por la Nagha Centro de Chinio estis montrataj por specialista jughado, teknika rezonado kaj popola vichdonado. Fine la projekto B04 "Akva Kubo" estis decidita.

    La projekto estis farita de la Ghenerala Konstrua Kompanio de Chinio kaj PTW-kompanio kaj ARUP-kompanio de Australio. La konstruajho similas al kubo plena de akvo.

    La centro areos 6.5-8 hektarojn kaj bezonos cent milionojn da usonaj dolaroj. Lau plano la konstruado komencighos en la fino de 2003. Ghi farighos la plej granda centro de Pekino kun internacia nivelo, kie oni praktikos naghadon, sportadon, gimnastikon kaj ripozon.

Rilata aritikolo:
Projekto pri la Nagha Centro de Chinio publikigita

Revenu