La 24-an de decembro la Shtata Stadiono (birdkagh-forma) kaj
la Shtata Nagha Centro Projekto
por la Nagha Centro de Chinio decidita (kubforma)
ekkonstruighis en Pekino, kio markas la kompletan komencighon
de la konstruado de stadionoj kaj sporthaloj por la Pekinaj
Olimpikoj en 2008.
La
totala nombro de la sportejoj por la Olimpikoj en 2008 estos
35, sed antaue oni planis konstrui 37. El ili 30 estos en
Pekino kaj la aliaj 5 en Qingdao, Qinhuangdao, Shenyang, Tianjin
kaj Shanhajo. La totala investosumo por ilia konstruado estos
pli ol 2 miliardoj da usonaj dolaroj, el kiuj 184 milionoj
da usonaj dolaroj venos de la Pekina Organiza Komitato kaj
la ceteraj de richaj kaj reputaciaj chinaj kaj alilandaj investantoj.
 Oficisto
de la Pekina Organiza Komitato diris, ke la ekkonstruado de
la Shtata Stadiono kaj Nagha Centro markas, ke la konstruado
por la 29-aj Olimpikoj eniris en kulminon. Krom la birdkagha
kaj kubforma konstruajhoj konstruado de aliaj sporthaloj kaj
stadionoj lanchighos en 2004 kaj lau la plano antau la fino
de 2006 chiuj chefaj stadionoj kaj sporthaloj finkonstruighos
kaj tiam Pekino kun etenditaj brakoj kaj tute nova fizionomio
atendos amikojn el la tuta mondo por la Olimpikoj en 2008.
Revenu
|