|  
                          La 
                    20-an de junio elhospitalighis la lasta grupo de SARS-kontaghitoj 
                    en Xiaotangshan-hospitalo en Pekino post ekzamenado de kuracistoj. 
                      Dum 
                    la 50 tagoj de la 1-a de majo ghis la 20-a de junio la hospitalo 
                    akceptis 680 SARS-kontaghitojn, inter kiuj nur 8 mortis. Dank'al 
                    apliko de serio da severaj rimedoj por preventi SARS neniu 
                    el la 1383 armeaj kuracistoj kaj flegistinoj en Xiaotangshan-hospitalo 
                    estis kontaghita. Poste la hospitalo ne akceptos SARS-kontaghitojn, 
                    kaj oni komplete antisepsos la chambrojn kaj kuracajn instalajhojn 
                    de la hospitalo. La kuracistoj kaj flegistinoj post ripozado 
                    kaj izol-observado evakuos la hospitalon en julio. 
                  
                    Hospitalo 
                      por kuraci netipan pulmiton starigita en Pekino 
                   
                 |