Unua-pagho << Shanhaja Monda Ekspozicio
 

Inspiro de Ekspozicio de Aichi en 2005

de HU ZHIGANG, ĉefo de Kunordiga Departemento de la Buroo de Monda Ekspozicio de Ŝanhajo

La Ekspozicio de Aichi, 2005 Japanio daŭris 185 tagojn, de la 25-a de marto ĝis la 25-a de septembro. Japanio sperta por eskpoziciado montris al ni kortuŝan ekspozicion, kiu multe inspiris la Ekspozicion de Ŝanhajo en 2010.

Abstrakta temo eksplikita per konkretaĵoj

La temo de la Ekspozicio de Aichi “Saĝo de la naturo” estas iom abstrakta, sed post profunda prifosado kaj delikata aranĝo, ĝi sukcese interpretiĝis en la ekspozicio. Multaj pavilonoj de la ekspozicio vive montris la temon de diversaj flankoj aplikante modernajn teknologiojn de akustiko, iluminado kaj elektro.

La naturo kreis la homaron kaj la homaro senĉese ŝanĝas la naturon. Kiel ŝanĝi la naturon kaj harmonie kunekzisti kun la naturo estas grava afero de la homaro. Vizitantoj surpriziĝis kaj inspiriĝis de la ekspozicio: Se la homaro malbone traktas la naturon, ĝin punos la naturo. En la Japania Pavilono oni reaperigis bestojn kaj birdojn pereontajn pro la detruita medio, la esploran aktivadon de la homaro por trovi ekzistan spacon post pereo de la Tero kaj la Teron senlunan kaj kovritan ekskluzive de dezerto.

La temo de la Ekspozicio de Ŝanhajo en 2010 estas “Pli bona urbo, pli bona vivo”, simila al tiu de la Ekspozicio de Aichi. La 21-a jarcento estos tempo por media revolucio kaj tempo de rapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio. “Ĉinio en paca disvolviĝo” estos unu el la gravaj punktoj de la ekspozicio.

Servo oportuna por la vizitantoj

Bone konsiderante la bezonojn de la vizitantoj, la gastiganto liveris tre detalan servon. Oni konstruis specialan magnetlevan fervojon 9-kilometran, ligantan metroon en Nagoyo kun la ekspoziciejo, kaj la veturado bezonas 10 minutojn. En ĉiuj vagonoj klare montriĝis la linio, haltejoj kaj bezonata tempo, eĉ fremdlandanoj kiuj ne scias la japanan lingvon, ne bezonis timi perdi la vojon. La restoracioj, necesejoj kaj aliaj publikaj lokoj estis ekipitaj per specialaj instalaĵoj por infanoj, maljunuloj kaj handikapuloj.

Vizitantoj partoprenu en mediprotektado

Unu el la karakterizaĵoj de la Ekspozicio de Aichi estis partoprenado de vizitantoj en mediprotektado.

La Surmara Placo kaj Pavilono de Aichi de la filia ekspoziciejo de Seto estis loko kie vizitantoj povis partopreni en mediprotektado. Sur la placo, vizitantoj ekspoziciis kaj klarigis siajn kreaĵojn. Pavilono de Aichi montris diversajn insektajn modelojn faritajn el forĵetaĵoj de 10 mil lernantoj de 500 elementaj lernejoj. Sur la placo knaboj faris petalojn kaj foliojn el argilo kaj kunmetis el ili florojn en ujoj.

Japanio iniciatis establi cirkulan socion. Agado de ĉiuj civitanoj estas grava garantio por establi la cirkulan socion. La ekspozicion vizitis ĉ. 13.5 milionoj da japanoj, nome 10% de la loĝantaro de Japanio. Partopreno de vizitantoj en mediprotektado estis granda skala edukado pri mediprotektado, kiu helpos daŭrigeblan disvolviĝon de Japanio.

Oni antaŭvidis, ke la Ekspozicio de Ŝanhajo altiros 70 milionojn da vizitantoj. Se dum la ekspozicio oni okazigos aktivadon pri mediprotektado, semos koncepton pri mediprotekto inter la vizitantoj, tio estos granda sukceso de la ekspozicio.

Entreprenoj fariĝos ĉefroluloj de la ekspozicio

Gastiganto de la Monda Ekspozicio estas ŝtato, sed pli kaj pli da entreprenoj aperis en la ekspozicioj en la pasintaj jaroj. Rolo de entreprenoj estis amplekse demonstrata en la Ekspozicio de Aichi. La pavilonoj de Mitsubishi, Hitachi, Toyota, Mitsui-Toshiba, Magnetleva Trajno de Tokai de Japana Fervojo kaj aliaj entute 9 pavilonoj de japanaj entreprenoj fariĝis la plej allogaj en la Eskpozicio de Aichi.

Krom starigi sian propran pavilonon, la japanaj entreprenoj kolektis rimarkindan sumon da mono por ekspozicia konstruado. Ili ankaŭ partoprenis en preparado, planado kaj organizado de la ekspozicio.

La Monda Ekspozicio estas internacia interŝanĝa platformo, kaj ankaŭ vasta scenejo por entreprenoj diskoni sian markon. Zhou Hanmin, vicdirektoro de la Buroo de la Ekspozicio de Ŝanhajo, diris, ke la ekspozicio bezonas fervoron de entreprenoj. Aliĝos al la Ekspozicio de Ŝanhajo pli da entreprenoj kaj ili devas esti mondfamaj.

 

Ekspozicio 2005 Aichi en Japanio