Unua paĝo >> Tera Vilaĝo


Ekspozicio 2005 Aichi en Japanio

Teksto kaj fotoj de MIZRO IWAYA (Japanio)

Ekspozicio 2005 Aichi, Japanio, finiĝis en sukceso!

Domo de Majo kaj Satuki

Multaj artistoj kaj ĉeestantoj festis la solenan fermon de la Monda Ekspozicio en la 25-a de septembro, 2005. Ĝi malfermiĝis en la 25-a de marto, kaj fakte kolektis dum 185 tagoj pli ol 22 milionojn da vizitantoj. Tiu nombro multe superis la planitan — 15 milionoj.

La temo de la ekspozicio estis “Saĝo de la naturo”. Ĝi signifas, ke homoj devas lerni multon el la naturo. Oni unue planis okazigi ĝin en montara parto de Aichi nomata Kaisho. Tamen poste la loko ŝanĝiĝis al najbare situanta Junulara Parko laŭ la rekomendo de la Buroo de Monda Ekspozicio kaj lokaj loĝantoj, ĉar ili deziris konservi tie ekzistantan riĉon de la naturo kontraŭ disvolvo. Aliaj ekzemploj por montri saĝon de la naturo: La pavilono de la urbo Nagakute estis fabrikita de bambuo, tial la vizitantoj ĝuis friskan atmosferon de la domo en somero; k elkaj partoj de la ronda koridoro estis ekipitaj de “la seka nebulilo”, kiu ŝprucas amason da treege malgrandaj akveroj al pasaĝeroj. Ĝi malvarmigas la aeron sen klimatizilo kaj samtempe detenas la ĉirkaŭaĵon de malsekiĝo. La ekspoziciejo inkluzivis japanstilan ĝardenon en si, kie troviĝis ankaŭ tre populara “Domo de Majo kaj Satuki”, t.e. tipa domo de la japana popolo antaŭ ĉ. 50 jaroj, kie mankas modernaj elektraj maŝinoj, sed estas sufiĉe agrable.

Malajzia prezento

Mi volas citi kelkajn ekzemplojn de plej popularaj kaj amase vizitataj pavilonoj. Toyota, aŭta kompanio, prezentis la robotojn, kiuj ludas muzikilon, precipe trumpeton. Foje ili prezentis ensemblon kun “homaj muzikistoj”.

Hitachi, elektra kompanio, prezentis virtualan kontakton kun raraj aŭ ekster-teraj vivaĵoj. La vizitantoj unue lernas pri raraj vivaĵoj en la mondo, kaj poste ludas kun ili en la ĉambro, kie la reala kaj artefarita estaĵoj estis komputile miksitaj.

Pavilono Toyota kaj Hitachi

Pli ol 120 ŝtatoj partoprenis en ĝi. Ankaŭ Ĉinio starigis sian pavilonon kaj prezentis harmonion inter la urbo kaj la naturo. Oni diras, ke ĝi estis unu el pintaj pavilonoj en la ekspozicio laŭ la nombro de vizitantoj. Inter la naciaj tagoj, la ĉina tago estis la 19-a de majo. Oni prezentis ĉinan tradician dancon kaj alian.

La ekspozicio estis interesa kaj altiris multe da vizitantoj. Tamen oni devas samtempe noti, ke tiom da homoj svarmis en la ekspoziciejo dum la tempo. Vaste preferataj pavilonoj ĉiam tenis longan vicon da atendantoj antaŭ sia enirejo. Simplaj vizitantoj ne povis eniri ilin kaj nur vage “butikumadis” kelkajn malgrandajn pavilonojn. Oni bezonis paciencon por plene ĝui la ekspozicion.

Ronda koridoro kaj pavilono Nagakute

Laste mi deziras mencii, ke nova transportilo debutis antaŭ la ekspozicio. Ĝi estas magleva (magnete levata) fervojo nomata Linimo, kiu kuris inter ekspoziciejo kaj najbara fervoja stacio. La vagono ŝvebas 8 mm super la relo kaj kuras senkontakte per linia motoro. En 2004, oni veturigis la maglevan trajnon nomatan Transrapid en Ŝanhajo. Ĝi estis la unua praktikigo de magleva veturilo en la mondo. Linimo estis la dua. Nu, post kelkaj jaroj oni okazigos Mondan Ekspozicion en Ŝanhajo. Ĉi tie, Ekspozicio 2005 Aichi estis la unua Monda Ekspozicio en la 21-a jarcento, kaj Monda Ekspozicio de Ŝanhajo en 2010 estos la dua. Ni same atendos ĝian estiĝon kun ĝojo.

 

Inspiro de Ekspozicio de Aichi en 2005