La 2-an de majo, 2001,
en la nomo de la china registaro s-ro Wu Jianmin, china ambasadoro
en Francio, prezentis peticion inviti la Mondan Ekspozicion en
2010 en Shanhajo, al la ghenerala sekretario de la Buroo de Internacia
Ekspozicio (BIE). Jen Chinio farighis la lando, kiu la unua prezentis
oficialan peticion inviti la ekspozicion. Antau tio la china registaro
jam fondis invitan komisionon kun Wu Yi, shtata konsilanto de
Chinio, kiel chefo, kaj en Shanhajo fondighis gvida laborgrupo
por la invito kun urbestro de Shanhajo kiel la chefo. Oficisto
de BIE diris, ke la invito de Chinio estas mejloshtono en la historio
de la Monda Ekspozicio, char Chinio estas lando kun la plej granda
loghantaro en la mondo, ghi estas la plej granda disvolvighanta
lando."
En
1851 Britio gastigis la unuan mondan ekspozicion en Londono kaj
post tiam en unu jarcento kaj duono la ekspozicio okazis en 24
urboj de 13 landoj. Ili estas Britio, Francio, Usono, Belgio,
Kanado, Japanio, Australio, Hispanio, Italio, Koreio, Portugalio,
Germanio kaj Chinio. Tamen la sinteza ekspozicio neniam okazis
en disvolvighanta lando.
Wu
Yi diris, ke la china registaro plenenergie subtenas Shanhajon
en ghia invito de la monda ekspozicio en 2010. La reformado kaj
pordmalfermo multe shanghis Chinion en la ekonomia sistemo, ekonomia
forto, socia medio kaj urba kaj kampara fizionomio. Oni antauvidas,
ke en 2010 la totala enlanda produktovaloro de Chinio atingos
17 mil miliardojn da juanoj kaj ghia sinteza ekonomia forto estos
2.2-obla kiom tiu en 1999.
La
6-an de junio, 2001, en Parizo okazis kunveno de BIE, en kiu Chen
Liangyu, membro de la invita komisiono kaj vicurbestro de Shanhajo,
diris: "Ni deziras, ke la popolanoj de la tuta mondo vizitu
Shanhajon kaj tie intershanghu kaj manifestu la fruktojn de diversaj
urboj en la disvolvigho kaj ilian richan vivmanieron¡
La kunfandigho de la kulturoj china kaj okcidenta, kombinigho
de la moderna kaj tradicia faris Shanhajon china fenestro por
el- kaj enrigardo."
La
temo de la Shanhaja Monda Ekspozicio en 2010 estas "Bela
urbo, bela vivo". Oni jam komencis peti projektojn de ekspozicia
emblemo kaj afisho. Koncerna departemento diris, ke chefa loko
por la ekspozicio estos en areo de 4 kvadrataj kilometroj che
Huangpu-rivero inter Nanpu-pontego kaj Lupu-pontego. La loko estas
proksima al la malnova kvartalo, Jiangnan-shipfarejo, Qiuxin-shipfarejo
kaj pitoreskejoj de la urbo. Pro proksimeco al la urbocentro tie
la trafiko estas facila. Tio estas facila ne nur por vizito de
la urbanoj, sed ankau por daura uzado post la ekspozicio.
Krom
Chinio ankau Koreio kaj Rusio prezentis oficialan peticion al
BIE. Argentino montris sian volon gastigi tiun ekspozicion. Komence
de 2002 oficistoj de BIE inspektis Shanhajon por esplori ghiajn
kapablojn gastigi la ekspozicion, ghian sperton kaj subtenon de
ghiaj registaro kaj popolo.
Decembre
de 2002 BIE okazigos plenan sesion en Parizo kaj per sekreta baloto
decidos gastiganton de la ekspozicio en 2010.
Monda
Ekspozicio
|