Gaja renkontigho de e-istoj en Brazilo
(2002-08-04)

Post longa flugado la china delegacio el 9 membroj atingis, la 2-an de augusto, la kongresan urbon Fortalezo, Brazilo. Tuj atinginte la flughavenon, ili kune kun e-istoj el aliaj landoj estis bonvenigitaj de afablaj brazilaj samideanoj, kiuj atendis jam longe en la flughaveno kun autobusoj pretaj veturigi la kongresanojn al hotelo.

Antautagmeze de la 3-a de augusto la membroj de la china delegacio sin registris al la kongreso kaj renkontighis kun novaj kaj malnovaj amikoj. S-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de la China Esperanto-Ligo (ChEL), kaj s-ro Wang Hanping, asista ghenerala sekretario de ChEL (reprezentanto de s-ro Yu Tao, ghenerala sekretario de ChEL), cheestis la kunsidon de UEA-komitato. Kvardeko da komitatanoj pritraktis dum 4 horoj en plena sesio gravajn temojn de UEA. Dum la tuta kongresa semajno diversaj subkomitatoj, t.e. specifaj grupoj de komitatanoj, kunsidos por pritrakti laufakajn temojn.

Je la 17-a de la sama tago okazis la tradicia kunveno por unuafojaj kongresanoj en la salono Lapenna. Ghin partoprenis ankau chinaj delegacianoj Wang Yanjing kaj Liu Zijia. La kunvenon gvidis s-ro Nikola Rasic, konstanta kongresa sekretario de UEA, s-ro Clay Magalhaes, oficisto de la CO, kaj s-ro Wandemberg Ribeiro Morais, prezidanto de LKK. Ili konigis al la unuafojaj kongresanoj UK, kongresan libron k.a., kuraghigis ilin praktiki nian lingvon kaj respondis demandojn de cheestantoj. La kunveno finighis en aplaudado kaj gaja atmosfero.

Ekde tiu tago funkcias Libroservo. Kun ghojo oni vidis, ke en la kongresejo viglas junaj e-istoj, precipe la brazilaj.

Oni esperas, ke tio estos sukcesoplena kongreso.

Indas mencii, ke multjaraj abonantoj de El Popola Chinio diris al ni, ke ili antaue abonis la revuon kaj nun legas la retan. Iuj esprimis kun bedauro, ke ili sopiras ankorau pri la papera EPCh. Iu svislanda samideano diris al mi, ke li estis multjara abonanto de EPCh, malapero de tiu vaste shatata revuo malghojigis lin, sed li ne povas ne legi ghin, do por frekventi ghin kiel kutime li achetis komputilon kaj ekvizitis la interreton. Tio ege kortushis miajn kolegojn kaj min.

(Wang Lihua)