Mi
havas honoron direkti miajn salutvortojn al la partoprenantoj
de la 87-a UK en Fortalezo, Brazilo.
Unesko atribuas fortan gravecon al antauenigo de kulturo de
paco inter la popoloj. Ni estas konvinkitaj, ke nur pli bona
interkomprenigho inter la popoloj kaj pri la diversaj aspektoj
de iliaj kulturoj povos kontribui al tiu celo. Unesko dankas
UEA pro ghia fideleco esprimi la idealojn de la Organizo en
siaj diversaj aranghoj tra la mondo. Fakte, neregistara organizo,
kiel la via, enskribighas en la saman spiriton kiel niaj celoj
kaj partoprenas de multaj jaroj en tiu klopodo antauenigi kulturon
de paco.
Pli bona interkomprenigho inter la popoloj
ne koncepteblas sen kultura intershangho realigata pere de lingvo.
Lingvo estas samtempe la garantio de kultura historio kaj la
komunikilo, kiu ebligas, ke kulturoj iru unu la alian, ke kreighu
pontoj inter malsamaj pensmanieroj kaj, per tio, ke estu atingita
reciproka plirichigho, chu lingva, chu spirita, por iri la direkton
de kulturo de paco. Dank' al la komenca konsciigho pri lingvaj
malsimilajhoj efikas la kulturaj diversoj kaj ilia akcepto.
Laboro de Unesko pri edukado, interkomunikado
kaj kulturo strebas subteni multlingvecon kaj shirmi lingvan
diversecon en la nuna tutmondigho, valorigado de la diverseco
ne servu kiel preteksto al perforto, tute male, la diversecon
konceptas la Organizo nur kiel toleremon kaj spiritan plirichighon
por lukti kontrau konfliktoj. Tio konsistigas kunligon de niaj
du lingvaj sintenoj, kiuj evidente trafas saman fincelon tra
la mondo, tio estas, pli bonan interkomunikighon kaj interkonon
inter civilizoj.
Mi starigas dezirojn por plena sukceso de
via nuna kongreso.
|