Estimata
prezidanto de UEA s-ro Corsetti Renato,
Estimataj kongresanoj el diversaj landoj,
Sinjorinoj kaj sinjoroj,
Mi
ege ghojas cheesti la solenan inauguron de la 87-a UK en la
charma havenurbo Fortalezo, reprezentante s-ron Wan Yongxiang,
chinan ambasadoron en Brazilo. Mi varme salutas kaj gratulas
vin.
Kiel chiuj scias, lingvo estas komunikilo de la homaro. Esperanto
naskighis ja por tiu celo. Ghi helpas al la popoloj el diversaj
landoj facile interkomunikighi, bone interkompreni kaj pace
kunesti. Post kiam d-ro Zamenhof kreis la lingvon Esperanto
en 1887, pli kaj pli multaj homoj en la mondo lernis ghin. Sole
en Chinio la nombro de ghiaj lernantoj iam atingis kelkcent
milojn. De la pasinta jarcento, UK, kiu okazas chiun jaron,
escepte de militaj jaroj, ludas gravan rolon por disvastigi
Esperanton kaj antauenpushi E-movadon sur nia terglobo. La China
E-Ligo aktive partoprenas en agadoj de UEA. En 1986 UEA sukcese
okazigis sian 71-an UK en Pekino. En 2004 Pekino gastigos la
89-an UK. Por tio la China E-Ligo jam komencis la preparadon
kune kun la estraro de UEA. Ni varme bonvenigas chiujn esperantistojn
el diversaj landoj al la Pekina Kongreso en 2004 kun espero,
ke ili ne nur ghuos la kongreson, sed ankau persone spertos
la progreson en politiko, ekonomio, kulturo kaj socia vivo dum
la pasintaj pli ol 20 jaroj en la lando, kie vivas 20% da loghantoj
de la mondo.
Fine, mi deziras al la kongreso grandan sukceson.
Koran dankon!
|