La tutmonda polemiko pri tutmondismo (au "globalismo")
reliefigas la strechitecon inter du malsamaj konceptoj de nia
mondo. Lau ies opinio, la avancoj de teknologio, precipe en
la komunikado, nehaltigeble integrigas la mondon: la malfermigho
de merkatoj, la kreigho de chiam pli granda edukita klaso de
homoj, kies perspektivo etendighas preter la naciaj limoj, la
iompostioma apero de internaciigita kulturo kaj internaciigita
lingvo, chio chi estas neevitebla, au ech dezirinda. La kreantoj
kaj elvivantoj de tiu internacia medio trovas ghin liberiga
kaj poviga, argumentante, interalie, ke la ekonomia malfermigho
rezultigas ankau politikan malfermighon.
Aliaj opinias, ke tiu tutmonda, globala socio alportas
grandajn negativajn elementojn. Ili argumentas, ke la avantaghoj
de kelkaj estas achetataj je la kosto de multaj, kiuj restas
malrichaj kaj ekspluatataj - kaj apenau pli liberaj. Ili krome
asertas, ke la homoj havas rajton ghui la propran kulturon,
paroli la propran lingvon kaj vivi la propran vivon lau valoroj
ne nepre similaj al tiuj de chiuj aliaj. Se oni perdas sian
identecon, oni perdas ankau sian senton de radikeco, sian membrecon
en kolektivo - kaj la homa specio estas specio, kiu shatas,
ech devas, formi siajn komunumojn kun kiuj identighi.
Tamen, argumentante por diverseco, oni riskas forgesi
pri la gajnoj, kiuj rezultis tra la jaroj el universalismo.
La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de 1948 ja ne registris
la realon en la diversaj shtatoj de la mondo, sed almenau ghi
registris la aspirojn de la subskribintoj, ke ekzistas bazaj
valoroj, kiuj estu komunaj al chiuj socioj. Tiaj principoj plifaciligis
la emancipighon de rasaj kaj etnaj minoritatoj en multaj shtatoj;
ili donis novan povon al la aspiroj de virinoj; ili plifortigis
respekton al la principo, ke chiuj homoj havas rajton ghui la
richecon de la propra socio au almenau esti shirmataj kontrau
ekonomia mizero. La principo de universaleco ja kushis malantau
la ideoj kaj aspiroj de Zamenhof, kiu serchis inter la homoj
komunajn principojn rasajn, religiajn, kaj chefe lingvajn.
Tiuj, kiuj argumentas por diverseco, argumentas
por ghi surbaze de iuj tamen universalaj principoj. Kaj tiuj,
kiuj argumentas por globalismo, deklaras, ke ghi donas al ili
liberecon por vivi la vivon lau la propra elekto. Nek diverseco
nek universaleco estas absoluta: la fundamenta demando estas
trovi la ghustan ekvilibron inter la du.
Diverseco alportas grandajn defiojn. La nova komunika
kaj transporta teknologio tiel faciligis la migradon, ke preskau
neniu lando en la mondo plu asertus, ke ghi konsistas el nur
unu etno - kaj novaj moroj politikaj kaj sociaj montras al ni
pli klare la ekziston de malplimultoj en la diversaj landoj,
kun siaj diversaj rajtoj kaj pretendoj. Sed la reliefigo de
tiuj diversecoj neeviteble vekas kontraustarojn kaj timojn:
ju pli ni emfazas niajn diferencojn, des pli forta estas la
kontraureago.
Iuj homoj argumentas, ke la solvo, se entute ekzistas
solvo, estas interkomprenigho, kaj kanalizo de niaj diferencoj
en normojn kaj morojn, kiuj celas limigi konfliktojn: ni devas,
lau ili, krei universalajn morojn kaj instituciojn, kiuj garantias
kaj konservas la diversecon. La historiistoj atentigas, ke tra
la jaroj la grandajn antauensaltojn de la civilizo kauzis ghuste
la interago de la kulturoj: la intershangho de diversaj ideoj
progresigas la homaron. Tamen tiuj gajnoj je dinamiko ankau
portas kun si kostojn: socioj, en kiuj ekzistas granda diverseco,
estas malpli facile regeblaj kaj pli konfliktoplenaj.
Hodiau multaj fakuloj argumentas, ke diverseco
de kulturoj kaj lingvoj tra la mondo estas valora kaj konservinda.
La biologoj klare montris (kaj shajne neniu serioza sciencisto
tion kontestus), ke genetika diverseco kaj diverseco de specioj
en nia ekosistemo estas neta pluso. Multaj socilingvistoj simile
argumentas pri la lingvoj, asertante, ke lingva diverseco estas
pozitiva faktoro, kaj ke, se ni chiuj parolus nur saman lingvon,
ni estus malpli kapablaj adaptighi al shanghighantaj kondichoj.
Ili atentigas, ke almenau kvindek procentoj de la lingvoj de
la mondo estas sub minaco kaj vershajne malaperos en la nuna
jarcento. Dum iuj tiel argumentas, aliaj asertas, ke lingvoj
kaj specioj estas tamen tute malsamaj kaj nekompareblaj fenomenoj.
Se ni akceptas, ke la lingva diverseco estas en
si mem almenau faktoro, kiu buntigas la mondon kaj kiu helpas
shirmi la homojn kontrau la fremdigho kaj senradikeco de la
moderna vivo, ni tamen, kiel esperantistoj, devas agnoski, ke
lingva diverseco estas en alia senco ankau pesto, kies spektro
hantas jam de jarcentoj la terglobon, bremsante la interkomprenighon
kaj la kreon de komunaj valoroj. Chu eble Esperanto, kiu kvazau
transpontas lingvajn diferencojn sen malagnoski ilian ekziston,
kaj kiu rolas kiel unuigilo en lingva diverseco, tamen prezentas
realan solvon al tiu chi dilemo kaj modelon ankau por la solvo
de aliaj similaj dilemoj?
---------------------------------------------------Humphrey
Tonkin kaj Jane Edwards
- -----------------------------------------------------(Reghisoroj
de la Kongresa Temo)
|