La Nacia Vespero farighis grandioza evento por la Fortaleza
UK. Brazilaj artistoj prezentis al la kongresanoj la folkloran
kulturon, montrante la esencon de la kultura historio kaj
granda miksado de multaj gentoj de Brazilo. Serio da popolaj
dancoj kaj kantoj montris mirindajhojn el multaj partoj de
Brazilo. Auskultante afrik-brazilan muzikon, la cheestantoj
ne povis sin teni sidantaj sur la segho. Ili kantis kaj dancis
kune kun la artistoj sur la scenejo. Pravas la vortoj en la
solena malfermo "Brazilo farighis la mondo, kaj la mondo
farighis Brazilo".