Jara Raporto de KAEM en 2001

(2002-08-11)----------------de HORI YASUO (Japanio)

1. Nova konsisto de KAEM

En la kunveno dum la UK en Zagrebo, ni diskutis pri la nova konsisto de KAEM-komisiono kaj decidis elekti po unu komisionanon el ses landaj asocioj alighintaj al UEA, nome Japanio, Koreio, Chinio, Vjetnamio, Pakistano kaj Barato, anstatau po du el tri landoj, nome Japanio, Koreio kaj Chinio.

2. Nova prezidanto de KAEM

Poste ses komisionanoj balotis por elekti novan prezidanton, kaj s-ro Hori Yasuo el Japanio estis elektita kiel la nova prezidanto de KAEM.

3. KAEM-kunveno en Seulo

En decembro en Seulo, Koreio, okazis kunveno de KAEM kaj LKK por sukcesigi la 3-an Azian Kongreson de Esperanto. De tiam ekfunkciis kunlaboro de KAEM kaj LKK.

4. Reapero de nia organo "Esperanto en Azio"

Organo de KAEM "Esperanto en Azio", kiu ne aperis dum pli ol unu jaro, komencis regule aperi. N-ro 39 aperis en septembro 2001, n-ro 40 en januaro 2002 kaj n-ro 41 en majo 2002. Nova redaktanto estas s-ro Hori.

Ekde la reapero de la organo ni komencis kolekti monoferon por Fondajho Azio de UEA kun sukceso.

5. Projekto C

Projekto C, kiu celas aligi nepagipovajn aziajn aktivulojn al UEA, bone funkciis, dank' al s-ino Syozi Keiko, eksa komisionano. 41 homoj el kvin landoj estis akceptitaj en 2001.

6. Subvencio

El Fondajho Azio de UEA ni decidis subvencii jene:

1) Bharat Ghimire (veturelspezo, per kiu li partoprenos en la 3-a Azia Kongreso)

2) Eldono de "Gerda Malaperis" por perslingvanoj
1000 ekzempleroj... (600 USD por pakistanano Reza Torabi)

3) Videobendo "Mazi en Gondolando" donace al Nepala Esperanto-Asocio

1 ekzemplero (Peto de Bharat GHIMIRE)
Alie LKK preparis $2500, per kiu ni planas diverssume subvencii iranan, baratan kaj mongolan reprezentantojn al la Azia Kongreso.

7. Problemoj

1) Ne suficha fonto de subvencio

Per la bugheto de Fondajho Azio ni ne povas kovri ech unuhoman veturelspezon al la Azia Kongreso. Tiun chi fojon LKK de Koreio preparis multe da mono kaj tio helpas, tamen en la venonta kongreso tion ni ne povos atendi. Do ni devas iel pli multigi fonton de subvencio.

2) Malfacila kunvenigo de KAEM

Estas malfacile al chiuj komisionanoj partopreni en UK kaj Azia Kongreso de Esperanto, do ni devas dependi de interreto por diskuti kaj decidi, tamen ghis nun ni ne sufiche ekspluatas tion.