La
pasinta pli ol unu jaro estas signifoplena por la china E-movado.
La 11-a de marto 2001 estas 50-jara jubileo de la China E-Ligo,
la unua vere tutlanda E-organizo de Chinio.
La 9-an de decembro 2001 la china societo "Amikoj de Esperanto",
fondita de s-roj Chu Tunan, Hujucz, Bakin kaj aliaj chinaj eminentuloj,
festis sian 20-jarighon.
En la komenco de la jaro 2002, chinaj e-istoj ghoje informighis
de la estraro de UEA, ke Pekino sukcesis en invito de la 89-a
UK en 2004. Tio certe antauenpushos la chinan E-movadon.
(I) Laboro de la centra oficejo de la China E-Ligo
En 1951 fondighis la China E-Ligo kun konsilantaro kiel sia
autoritata organizo. La nuna prezidanto de ChEL estas s-ino
Tan Xiuzhu. En la centra oficejo de la China E-Ligo laboras
tri profesiaj e-istoj. En la lastaj pli ol unu jaro la centra
oficejo de la China E-Ligo faris, krom la chiutaga, jenajn laborojn:
Varbi membrojn kaj doni al ili bonan servon. Nun ChEL havas
pli ol mil membrojn en diversaj provincoj kaj urboj; Redakti,
eldoni kaj distribui la gazeton "La Mondo", organon
de la China E-Ligo. Ghiaj chefaj legantoj estas chinaj e-istoj;
Servi al la legantoj de la China E-Biblioteko. Ghi fondighis
en 1996. En ghi konservighas ch. dek mil E-libroj kaj tri mil
ekzempleroj de E-gazetoj; En 2003 okazos la Kvina China Kongreso
de Esperanto. Nun kelkaj chinaj urboj montris sian intereson
por gastigi la kongreson. La China E-Ligo faros esploron pri
la urboj, kiuj invitas la kongreson, kaj decidos en autuno pri
gastiganto de la kongreso.
(II) E-aktivadoj en diversaj lokoj de Chinio
En la fino de 2000, la China E-Ligo okazigis plivastigitan
laborkunsidon de siaj konstantaj komitatanoj, en kiu s-ro Yu
Tao, ghenerala sekretario de la China E-Ligo lanchis la projekton
SUKCESO kaj alvokis al la chinaj lokaj E-Asocioj aktive studi
kaj praktiki ghin.
La projekto SUKCESO signifas: servi pli bone al la membroj;
utiligi nian lingvon en multaj kampoj; kunlabori kaj unuighi
kun chiuj samideanoj; celi pli vastan merkaton; eduki novajn
e-istojn; studi pri la movado china kaj internacia; okazigi
diversajn renkontighojn. Post proklamo en la kunveno, la projekto
estis publikigita ankau en la revuo "La Mondo" kaj
vekis varman ehhon de e-istoj kaj E-organizoj de diversaj lokoj
de Chinio. Kaj post pli-ol-unu-jara praktikado la projekto fruktodonis.
1. Revigligho de E-asocioj en Chinio
En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento sinsekve fondighis
en Chinio E-Asocioj diversnivelaj, kiaj urbaj, provincaj kaj
ech guberniaj. Sed bedaurinde, iuj el ili silentis poste. De
la pasinta jaro iuj E-aktivuloj reviglighis en Guangxi, Hubei,
Jiangxi, Shanxi kaj aliaj lokoj de Chinio.
2. Diskonigo de Esperanto al la publiko
Lokaj E-asocioj de Chinio multe laboris por disvastigi kaj
propagandi Esperanton al la publiko. Ekz., E-asocioj de Hunan,
Zhejiang, Henan kaj aliaj lokoj okazigis en altlernejoj E-prelegojn
kaj E-kursojn, por ke pli da junuloj konu Esperanton. La Pekina
E-Asocio faris propagandon de kaj konsultadon pri Esperanto
en la plej movoplena komerca strato en la urbo, multaj rigardantoj
esprimis, ke ili deziras lerni Esperanton.
3. E-instruado
De la jaro 2001 dekoj da chinaj altlernejoj funkciigis E-kurson
nedevigan, ekz., la Nankina Universitato, Dalian-a Universitato,
Hefei-a Politekniko kaj Pekina Nacia Universitato. La Pekina
Konkorda Universitato, starigita de e-isto, planas malfermi
E-kurson en la venonta semestro chi-jare. E-kurso funkciis en
mezlernejoj kaj ech elementaj lernejoj en Jiangsu, Zhejiang
kaj Liaoning.
Ankau lokaj E-asocioj gvidis E-kursojn kaj al la socio kaj al
la e-istoj, kiuj volas perfektigi sian lingvon. Por la 89-a
UK, kiu okazos en Pekino en 2004, funkcias pli kaj pli multaj
E-kursoj en diversaj formoj kaj niveloj.
4. Diversaj renkontighoj
Chinaj lokaj E-asocioj okazigas regulajn au neregulajn aktivadojn,
ekz., regula kunveno, ekskurso, renkontigho por datreveno de
naskigho de Zamenhof kaj novjara kunigho. Menciindas, ke iuj
lokaj E-asocioj okazigis aktivadojn kaj kunvenojn vaste influantajn,
ekz., la Pekina E-Asocio iniciatis en la China Shtata Biblioteko
E-Forumon en la Nova Jarmilo. En ghi 12 e-istoj prelegis. Tio
vekis grandan ehhon de la socio. Ankau chinaj lokaj E-asocioj
kune lanchis E-aktivadojn: chi-jare la Tria Nordorientchinia
Kongreso de Esperanto okazis sukcesoplene.
En oktobro okazos la Unua Nordokcidentchinia Kongreso de Esperanto.
Char Chinio estas granda lando, kaj estas malfacile ofte okazigi
tutlandan kongreson, tial regionaj E-kongresoj ludas gravan
rolon en la china E-movado.
(III) Invito kaj preparo de la 89-a UK en 2004
En 2000 la China E-Ligo oficiale peticiis al UEA inviton de
la 89-a UK en 2004 al Pekino, Chinio. La invito estas aprobata
kaj subtenata de la china registaro.
S-ro Liu Qi, urbestro de Pekino, en la nomo de la pekinaj registaro
kaj popolo plene subtenas la inviton kaj promesis, ke por sukcesigi
la kongreson, la magistrato de Pekino pretas tutforte kunlabori
kun UEA.
Septembre de 2001, s-ro Osmo Buller, tiama ghenerala direktoro
de UEA, vojaghis al Chinio por fari esploron pri kongresejo
kaj hoteloj. Intertempe li kunsidis kun estraranoj de la China
E-Ligo, intervidighis kun vicministro de la Informa Departemento
de la Shtata Konsilantaro de Chinio kaj oficisto de la magistrato
de Pekino.
Novembre de 2001 Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kaj Lee
Chong-yeong, vicprezidanto, vizitis Pekinon. Kun ili intervidighis
vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la China Tutlanda
Popola Kongreso, s-ro Li Zhaoxing, vicministro de la China Ministerio
de Eksteraj Aferoj, kaj s-ro Chen Haosu, prezidanto de la China
Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj.
Tiuj intervidighoj montris, ke la china registaro ne nur tutforte
subtenas la inviton de la 89-a UK en 2004, sed ankau deziras,
ke E-movado progresu en Chinio kaj en la tuta mondo.
Januare de 2002 la estraro de UEA decidis akcepti la inviton
de la China E-Ligo gastigi la 89-an UK en Pekino. Tuj post tio
la China E-Ligo ekentreprenis koncernajn aferojn, ekz., organizi
LKK kaj ghian honoran komisionon, peti poshtmarkajn desegnojn,
varbi kongresan emblemon kaj interkonsilighi kun koncernaj departementoj.
Chi-foje la China E-Ligo sendis delegacion el 9 personoj al
la Fortaleza Kongreso kun la celo fari esploron pri UK, lerni
la brazilan sperton akiritan dum gastigado de la Fortaleza Kongreso,
diskuti kun UEA pri preparado kaj koncernaj aferoj kaj samtempe
konigi la aranghon por la Pekina Kongreso en 2004. Ni esperas,
ke pli multaj samideanoj venos al Pekino.
|