Esperanto kaj interreto estu niaj du flugiloj

(2002-08-09)-------------------------------------------de LIU ZIJIA

Mi ekkonis la vorton Esperanto, kiam mi lernis en elementa lernejo. Foje mi legis la autobiografian romanon "Brila Vojo", verkitan de china junulino Zhang Haidi, kiu suferas seriozan paraplegion. Kiel Helen Keller, shi memlernis kun firma volo kaj posedas plurajn fremdajn lingvojn, inkluzive Esperanton. Antau tio, mi neniam audis pri Esperanto. Mi pensis, ke eble Esperanto estas granda lingvo, char en la china lingvo ghi signifas mondan lingvon. Mi supozis, ke mi komprenos chiujn lingvojn en la mondo, se mi ellernos Esperanton.

Dank' al Esperanto, mi konatighis kun multaj amikoj tutmonde kaj koresponde intershanghis kun ili opiniojn pri kulturo, sporto kaj nia movado. Antaue ni interkomunikighis nur per poshto, sed nun ankau sur interreto. Menciante interreton, mi volas rakonti malgrandan rakonton pri E-korespondado de mia amiko Xiao.

Iutage Xiao ricevis retleteron de hispana esperantisto s-ro Marcos, kies kolego bezonas chinajn ideogramojn signifantajn "amon, pacon kaj sanon" por infana pentrajho. Li uzis retan bildoserchilon kaj malsamajn retajn esplorilojn por peti helpon, sed ne sukcesis. S-ro Marcos helpis lin trovi en jarlibro de UEA la retposhton de Xiao kaj rete kontaktighis kun li. Ricevinte la ret-mesaghon, Xiao tuj rete sendis al li la bezonatajn ideogramojn en tre mallonga tempo.

La kolego de s-ro Marcos miregis, ke Esperanto estas tiel utila kaj esprimis, ke li lernos ghin.

La rakonto konigis, ke sur interreto oni povas rapide kaj malmultekoste interkomunikighi per Esperanto.

La celo kaj rolo de Esperanto iom similas al tiuj de interreto. Ambau celas redukti perilojn de komunikado, faciligi intershanghon de informoj kaj interkomprenon de la popoloj. Malsama estas ilia servmaniero. Interreto donas servon per teknika platformo kaj Esperanto per la lingva. Interreto teknike ebligas facile babili kaj korespondi kun chiu ajn sur nia terglobo. Tamen manko de komuna lingvo, tiu intershangho malfacile realigeblas. Se ni chiuj uzas la neutralan internacian lingvon Esperanto kiel pontlingvo, ni povas facile fari versence intershanghon per interreto.

Kiel ni chiuj scias, interreto rapide disvolvighas sur la tuta terglobo. Sur ghi multaj naciaj lingvoj estas malfacile uzeblaj, sed tute male, Esperanto estas tre vigla tiuflanke. Esperanto kun 100-jara historio havas siajn parolantojn en chiuj lokoj en la mondo. Tamen pro trafika kaj aliaj malfaciloj, esperantistoj en diversaj lokoj interkomunikighis kun malfacilo kaj maloportuneco. Pro tio, UEA siatempe establis grandan reton el landaj delegitoj. Foje, s-ro Chen Yuan, veterana china esperantisto kaj fama lingvisto, diris, ke Esperanto la unua starigis sian interreton en la mondo, kvankam tiu delegita reto funkcias teknike ne tiel rapide kaj oportune kiel la nuna interreto. Tiusence, ni esperantistoj estas antauirantoj en la projektado de interreto. Oni povas diri, ke Esperanto kaj interreto estas nedisigebla paro.

La china registaro donas grandan atenton ne nur al E-movado, sed ankau al E-uzo sur interreto. En Chinio Esperanto estas unu el la labor-lingvoj de la China Interreta Informa Centro, kaj la E-elsendoj de China Radio Internacia estas legeblaj kaj audeblaj ankau sur interreto. La reta EPCh jam aghas unu jaron kaj sep monatojn kun informoj kaj artikoloj pli multaj ol la antaua papera EPCh. Krom la menciitaj E-retejoj funkciigitaj de la registaro, estas en Chinio ankau aliaj E-retejoj, inter kiuj la retejo "Verda Reto", estas la plej vaste konata pro sia richa enhavo.

Se ni estus birdoj flugantaj sub la blua chielo, Esperanto kaj interreto povus esti niaj flugiloj. Per la du gigantaj flugiloj ni povos libere flugi de loko al loko tra la mondo en facila vento.