Tagmeze
de la 8-a de augusto prezentighis la venontaj UK-oj en la salono
Hodler. S-ro Nikola Rasic, konstanta kongresa sekretario de
UEA, prezidis chi tiun kunvenon. Ghin cheestis ch. 90 personoj.
Unue, la Sveda Esperanto-Asocio prezentis sian kongresan urbon.
Sekvis la prezentado de la China Esperanto-Ligo kaj la Litova
Esperanto-Asocio.
S-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de la China Esperanto-Ligo, faris
koncizan prezentadon pri la nuna Pekino, kiu tute malsamas al
tiu, kiu estis dum la 71-a UK en 1986, kaj respondis al la cheestantoj
diversajn demandojn pri vizo, kongresejo, loghejo, lingvajho
ktp.
La cheestantoj varme aplaudis la 12-minutan filmon prezentantan
Pekinon, kiu vekis grandan intereson che ili, kiuj opiniis,
ke la filmo estas charma kaj intereso-altira.
Pekino estas sin preparanta kaj malfermas siajn brakojn por
bonvenigi chiujn samideanojn de la tuta mondo.
Ghis en Pekino en 2004!
(Wang Lihua)
|