Che la gicheto "Pekino 2004"
(2002-08-11)

Dum la Fortaleza Kongreso UEA starigis por la China Esperanto-Ligo gicheton "Pekino 2004", kiu funkciis dum la kongresa semajno kaj ricevis ghojigan frukton. Chiutage ghin frekventis nemalmultaj kongresanoj. Tie trovighis legajhoj pri Pekino, pri china kulturo, vidindaj lokoj, lokaj teatrajhoj, E-periodajhoj k.a. Che la ghicheto iuj samideanoj parolis kun chinaj kongresanoj pri diversaj aferoj, aliaj konsultis pri vojagho al Chinio post du jaroj kaj triaj esprimis sian deziron partopreni la Pekinan Kongreson en 2004.

La gicheto ne nur diskonigis Pekinon, kiu gastigos UK en 2004, sed ankau servis kiel ponto kunliganta kongresanojn chinajn kaj alilandajn, kiuj interkonsentighis pri revidigho en Pekino en 2004.

(Wang Lihua)