|  La 87-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Fortalezo, 
                  Brazilo, de la 3-a ghis la 10-a de augusto 2002 kun 1484 partoprenantoj 
                  el 58 landoj, kun la temo "Diverseco - shanco, ne minaco"
 Konstatas, ke la dauranta integrigho tutmonda kondukis al pozitivaj 
                  rezultoj, ekzemple internaciaj instrumentoj pri homaj rajtoj, 
                  sed ankau al malegalecoj kaj al la chiam pli rapida perdigho 
                  de malgrandaj lingvoj kaj kulturoj;
 Gratulas Uneskon pro ties agado sur la kampo de lingva kaj 
                  kultura diverseco, ekzemple per la Tago de la Patrina Lingvo 
                  je la 21-a de februaro chiujare, kaj aparte bonvenigas, ke la 
                  Ghenerala Konferenco alprenis je la 2-a de novembro 2001 Universalan 
                  Deklaracion pri Kultura Diverseco;
 Konstatas, ke la principoj kaj celoj de Unesko en tiu kampo 
                  kongruas kun la idealoj de la movado por Esperanto, kiu celas 
                  per neutrala komunikilo transponti la kulturojn, tiel kreante 
                  forumon por egaleca intershangho de kulturaj valoroj;
 Atentigas en tiu kunteksto pri la graveco de la lingva dimensio 
                  de kultura diverseco, kaj substrekas la pretecon de la Esperanto-movado 
                  kunlabori kun chiuj organizajhoj, kiuj okupighas pri la kultura 
                  dimensio en internaciaj aferoj.
                   |