La leghdonado pri intelekta proprieto de Chinio estis farita en
tri periodoj: En la unua periodo, t.e. en la fino de la 70-aj jaroj,
80-aj kaj 90-aj jaroj Chinio publikigis "Leghon pri fabrikaj
markoj", "Leghon pri patentoj" kaj "Leghon pri
autora rajto", kio markis, ke Chinio fundamente havigis al
si la leghan sistemon pri intelekta proprieto.
En la dua periodo (1990-2001) la legha sistemo pri intelekta proprieto
estis plue perfektigita kaj Chinio ellaboris sinsekve "Leghon
kontrau nejusta konkurenco", "Regulojn pri dogana protekto
de intelekta proprieto", "Regulojn pri protekto de arangho
de integrita cirkvito" kaj aliajn leghojn kaj regulojn.
En tiu tempo Chinio plurfoje reviziis la tri chefajn leghojn ellaboritajn
en la unua periodo por konformighi al la internaciaj leghoj kaj
reguloj, ekz., antau la revizio lau la "Legho pri patentoj"
kaj "Legho pri fabrikaj markoj" la instanco por decidi
la patentojn kaj fabrikajn markojn de novtipaj varoj estas shtata
administracio, sed post la revizio tiun rajton havas ekskluzive
jughejoj.
En la tria periodo, t.e. post sia membrigho al la Monda Komerca
Organizo (MKO) fine de 2001, Chinio havas novajn taskojn, t.e. protekti
siajn proprajn interesojn koncerne intelektan proprieton krom daura
perfektigo de la nunaj leghoj.
Profesoro Li opinias, ke post sia membrigho al MKO Chinio devas
reguligi la artikolojn de siaj leghoj pri intelekta proprieto lau
la reguloj de la internacia merkato, ekz., por konformighi al la
internacia regularo Chinio nun preparas sin por revizii "Regulojn
por protekti softvarojn de komputoroj", "Regulojn pri
dogana protekto de intelekta proprieto" kaj "Leghon kontrau
nejusta konkurenco".
Sed tia revizio kaj ordigo devas esti konformaj al la nivelo de
la china ekonomio kaj Chinio ne devas blinde imiti la internacian
altan nivelon, alie tio malutilos al la disvolvigho de ghia ekonomio
kaj la fina celo de la leghdonado pri intelekta proprieto.
Konsekvenco
de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo
Altigo
de la pozicio de intelekta proprieto
|