En la lastaj jaroj famaj transmaraj korporacioj plurfoje akuzis
chinajn entreprenojn pro intelekta proprieto. Usona kaj japana kompanioj
sinsekve faris tion, kio vekis vastan atenton de la publiko.
Intelekta proprieto jam farighis fokuso de konkurenco inter entreprenoj
kaj inter shtatoj. Gazetara servo opinias, ke la senfajra milito
sur kampo de intelekta proprieto inter chinaj kaj alilandaj entrepenoj
jam komencighis.
S-ro Wu Boming, vicprezidanto de la Shtata Administracio pri Intelekta
Proprieto, diris, ke por gajni la militon surkampe de intelekta
proprieto Chinio devas alte taksi la gravecon de intelekta proprieto
kaj praktiki la shtatan strategion pri intelekta proprieto lau strategia
starpunkto.
Profesoro Li Shunde opinias, ke tio estas normala fenomeno, char
post membrigho de Chinio al MKO chinaj entreprenoj devas partopreni
internacian ekonomian konkurencon en pli granda sfero kaj sekve
de tio neeviteble okzos konflikto kun iuj grandaj transmaraj kompanioj.
Kvankam la leghdona sistemo pri intelekta proprieto de Chinio nun
tendencas al perfektigho, tamen la konscio pri protekto de sia intelekta
proprieto devas plue levighi kaj tiuflanke Chinio estas multe postighinta
en partopreno de la konkurenco de inelekta proprieto kun evoluinaj
landoj.
Profesoro Li opinias, ke por levi sian strategian pozicion de intelekta
proprieto, Chinio devas daure intensigi propagandon kaj diskonigon
de la legho pri intelekta proprieto kaj fondi institucion por la
fina decido, shangho de la patentoj, fabrikaj markoj kaj administrado
de la autora rajto, kio multe utilos al ordigo kaj disvolvo de intelekta
proprieto kaj prevento de la damagho de la aktiveco pri petado de
intelekta proprieto pro multflanka administrado.
Krom tio Chinio devas meti intelektan proprieton en la disvolvan
strategion de la shtato, lokoj kaj entreprenoj, por ke la entreprenoj
mem alte taksu la sistemon pri intelekta proprieto.
Konsekvenco
de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo
Tri
periodoj de disvolvigho
|