Chinaj entreprenoj antau kontraudumpingo

    Se iu lando vendas varojn je pli malalta prezo eksterlande ol enlande, tio signifas dumpingon. Tiaokaze la diverslandaj registaroj ellaboras koncernan leghon por fari enketon pri la importitaj varoj kaj imposti ilin cele batali kontrau nejusta konkurenco kaj protekti sialandajn interesojn. Se la rezulto de la enketo montras, ke tio estas dumpingo, oni do metas altan doganon super tiuj varoj kaj la kontraudumpinga imposto dauras 5 jarojn, tial la damagho estas netaksebla.

    En 1979 la china sakarino estis akuzita de la Europa Unio je dumpingo kaj post tio pli ol 30 landoj kaj regionoj 500-foje faris kontraudumpingan enketon pri chinaj eksportitaj varoj, kio damagias Chinio je pli ol 10 miliardoj da usonaj dolaroj. Chinio farighis lando suferinta de plej grava kontraudumpingo. Kial? Kompreneble estis diskriminacio. Unue, la internacia komerca protektismo farighis pli kaj pli evidenta. En la pasintaj dek jaroj la komerca deficito de iuj evoluintaj landoj multe kreskis, dum la eksportado de Chinio kreskis en sinsekvaj jaroj, kio minacis la koncernajn industriojn de tiuj landoj. Por protekti sin mem, la entreprenoj kaj registaroj de tiuj landoj ekuzis kontraudumpingan rimedon. En tio certe ekzistis misuzado. Due, tio estas rezulto de la Monda Komerca Organizo (MKO) disvastigi komercan liberalismon. Lau reguloj de MKO kontraudumpingo estas laulegha, administra protektado permesata de MKO, facile aplikata kaj malfacile suferanta alies venghon. Pro tio ghi estas konvencia armilo de multaj landoj por protekti sian produktadon. Ke Chinio tiel multe suferis de kontraudumpingo, tio estas speguligho de la supre menciita tendenco. Kaj krome oni ankorau ne prenas Chinion kiel landon praktikantan merkatan ekonomion. Ankau tio estas grava kauzo. MKO konfirmas la produktokoston de la landoj de merkata ekonomio lau ties enlanda merkata prezo, sed rilate la landojn de nemerkata ekonomio ghi ne faras tion lau ties enlanda merkata prezo, char en tiuj landoj oni povas ghui shtatan subvencion, kaj sekve de tio oni anstatauigas la prezon per tiu de la tria lando kun simila ekonomia nivelo. Char la prezo de produktaj faktoroj de Chinio estas malalta ol eksterlande, tial la aserto, ke Chinio ne estas lando de merkata ekonomio, foje refoje kauzis nejustan decidon al Chinio. Fine, efektive ekzistis dumpingo de iuj chinaj varoj. En la pasinteco la ripetata konstruo de iuj entreprenoj kauzis superfluan produkton, do tiuj entreprenoj eksportis varojn per malalta prezo, kio vekis akuzon je dumpingo. Tio ja estas chefa kauzo de la plurfoja kontraudumpingo.

    Antau la alilanda kontraudumpingo chinaj entreprenoj ofte estis atakataj, char ili ne havis tiom multe da mono kontrau la multekosta advokata aktivado kaj deziris helpon de aliaj entreprenoj, kiuj faras ekskuzon antau jughisto por defendi sin mem. Post sia membrigho al MKO Chinio pli aktive partoprenos la ekonomian kosntruadon de la mondo, tial la chinaj entreprenoj devas bone koni la regulojn kaj konvencion de la monda komercado, posedi koncernajn sciojn pri kontraudumpingo kaj plibonigi la kvaliton de la eksportotaj varoj. Antau nelonge la Ministerio de Ekstera Ekonomio kaj Komerco de Chinio establis kontraudumpingan retstacion, kiu diskonigas regulojn de MKO, koncernajn leghojn kaj regulojn de aliaj landoj pri kontraudumpingo kaj komerca protektado, senpage donas juran konsultighon al chinaj entreprenoj kaj publikigas koncernajn informojn. Nun pli kaj pli multe da chinaj entreprenoj aktive faras ekskuzon. Suferinte de damagho, ili faras chion eblan por levi la kvaliton de la eksportotaj varoj kaj samtempe intensigi sian administradon. Oni antauvidis, ke en la estonteco kreskos la kontraudumpingaj agoj eksterlande kontrau china eksportado, tamen pli kaj pli multe da chinaj entreprenoj alprenos leghan rimedon por solvi tiujn konfliktojn en la kadro de MKO.

Rilata artikolo:
Chinio renkontis kontraudumpingon