Lastatempe
la china registaro unuafoje uzis la plurflankan regulon de la Monda
Komerca Organizo (MKO) por solvi konflikton pri la "shtal-protekta
rimedo n-ro 201" inter Usono kaj Chinio. MKO kunvokis 3 fakulojn
el Islando, Hindio kaj Singapuro por trakti la konflikton.
La
china registaro estas preparanta raporton por prezenti sian opinion
per faktoj kaj legho kaj kondamni la komercan protektismon de Usono,
kiu malobservis la regulon de MKO. Post sia membrigho al MKO Chinio
povas solvi konflikton de duflanka komerco per sistemo de plurflanka
komerco, kaj tio estas grava rajto. Antaue Chinio solvis tian konflikton
nur per duflanka intertraktado au legho de akuzita lando, kaj tio
estas ne justa.
Rilata
artikolo: La
shtala industrio de Chinio suferas de komerca bariero
|