En la unuaj jaroj de la 17-a jarcento tibeta dramisto rekompilis
scenaron de tibeta dramo "Regho de la Legho Nuosang".
En la dramo li citis multajn ritmajn poemojn, kiuj estis multe diferencaj
de Lu-stilaj popolkantoj en formo, silabo kaj nombro de versoj.
Trovighas multaj specoj de ritmaj popolkantoj, kaj la stiloj de
ritmaj poemoj de diversaj lokoj de Tibeto estas malsamaj. Kaj tibetanoj
parolantaj en malsamaj dialektoj donis malsamajn nomojn al la tibetaj
popolkantoj.
Ritmaj
popolkantoj naskighis post la Lu-stilaj, kaj lau analizo
pri la strukturo kaj formo, ritmaj popolkantoj estas derivajhoj
de la Lu-stilaj.
Kune
kun disvolvigho de la historio, la popolkantoj cirkulas pli kaj
pli vaste kaj perfektighas tago post tago, ilia lingvajho pli kaj
pli rafinita kaj ilia ritma takto pli kaj pli klarighis, kaj ili
estas pli facile memoreblaj kaj kanteblaj. Tio estas konsekvenco
de senchesa disvolvigho kaj progreso de Lu-stilaj kaj ritmaj
popolkantoj de Tibeto.
Lu-stilo
Lu-stila
poezio
Amkantoj
Enhavoj
kaj penso
Arta
metodo
|