Popolkantoj portas la simplecon, honestecon kaj naturecon de la
laboranta popolo. En la tibetaj popolkantoj oni povas audi sinceran
vochon de la tibeta popolo, kompreni ghian sintenon al la politiko,
ekonomio kaj milito kaj koni la vivmanieron, morojn, dezirojn kaj
esperojn de la tibeta popolo.
Sub
la regado kaj subpremo de la servuta reghimo kaj la religia privilegio,
la peza servuto kaj nenombreblaj impostoj katenis la popolon dum
longa tempo. Kruela feudisma servuta sistemo vekis malamon kaj oponon
de la servutuloj. Ilia indigno nature farighis akra sarkasmo kaj
forta akuzo, kaj popolkantoj farighis instrumento por esprimi la
ideon de la tibeta popolo.
En
la tibetaj popolkantoj enkorpighis opono de la tibeta popolamaso.
En la malluma socio popolkantoj tenis en si ghermojn de opono.
Krom
montri malamon kaj oponon kontrau la malluma socio, multaj el la
popolkantoj ankau esprimas aspiron al la nova vivo kaj prikantas
la amindan hejmlokon.
En 1951 Tibeto estis pace liberigita. Shanghigho de la epoko kreis
novajn popolkantojn spegulantajn Tibeton en nova epoko.
Lu-stilo
Lu-stila
poezio
Ritma
stilo
Amkantoj
Arta
metodo
|