Rekonstruo de Lhasa

    Pli kaj pli multe da eksterlandaj turistoj veturas al Lhasa pro turismo. En la malnova urba kvartalo kun tibetaj trajtoj ofte vidighas alilandaj turistoj.

    Iuj eksterlandanoj interesighas pri rekonstruo de la malnova kvartalo de Lhasa. Koncerne tion, s-ro Guo Bao, estro de la Buroo de Protekto de Historiaj Restajhoj de Lhasa, diris: "La rekonstruo de la malnova kvartalo estas farata rigore lau la plano. Nia riparado celas pli bonan protekton kaj ni neniom detruis la antikvajn tibet-stilajn konstruajhojn. La china registaro alte taksas protekton de la antikvaj konstruajhoj de Tibeto. La riparado kaj rekonstruo de la malnova kvartalo estas tre grava pasho por la protekto. Dank' al tio la vivkondichoj de la loghantoj multe plibonighos."

    La antikvaj kortoj en la malnova kvartalo de Lhasa elspiras tipajn tibetajn trajtojn. Tamen kun tempopaso multaj domoj nun estas minacataj de disfalo: iliaj muroj fendighis, plankoj deformighis kaj tegmentoj likas.

    Tie la domoj estas densaj kaj vojoj mallarghaj por fajroestingo kaj mediprotektado. La kuirado kaj hejtado elvomas multe da rubo, kio serioze damaghas la sekurecon de Dazhao-templo kaj aliaj antikvaj konstruajhoj.

    Dazhao-templo, finkonstruita en la 7-a jc., estas monda kultura heredajho. Bakuo-strato, unu kilometron longa, chirkauanta la templon, estas centro de la malnova kvartalo de Lhasa kaj ankau la plej granda negocejo de Tibeto. Tie la lautaj preghado, recitado de sutroj kaj kriado de kolportistoj estas chiam audataj.

    Por protekti la antikvajn konstruajhojn kaj plibonigi la vivkondichojn, en la lastaj jaroj la china registaro asignis grandan monsumon por riparado kaj rekonstruado de la malnova kvartalo. La registaro jam elspezis 70 milionojn da juanoj por rekonstruo de 56 serioze difektitaj kortoj. Post plenumo de la tasko pli ol mil tibetaj familioj adiauos la difektitajn domojn.

    Chi-foje lau la plano oni riparas 56 kortojn, el kiuj 4 estas antikvaj konstruajhoj protektataj de Lhasa kaj la ceteraj estas ordinaraj popolaj loghdomoj. La plano estis farita post prijughado de fakuloj kaj registaraj departementoj.

     Por konservi la originan fizionomion de Lhasa, la urba registaro ellaboris la principojn, t.e. la fundamentaj instalajhoj de la malnova kvartalo estu riparitaj kaj la tradiciaj internaj instalajhoj perfektigitaj, la arangho de la stratoj ne estu shanghita kaj la tradiciaj konstruajhoj kun historia valoro ne estu aliformitaj.

    Oni povas diri, ke post riparado la domoj restos tibet-stilaj kun neniom da shanghigho ekstere, dum la internaj dangheraj faktoroj estos komplete forigitaj.

    "Efektive ni malkonstruis iujn domojn, kiuj estis konstruitaj antau nur kelkaj jaroj kaj ne harmonias kun la antikvaj arkitekturaj trajtoj de la urbo. Tion ni faris lau propono de la fakuloj de la monda kultura heredajho post ilia prijughado," diris Yang Pei, respondeculo de la riparado kaj rekonstruado.

    Li diris ankau: "Ni petis kompaniojn, kiuj respondecas speciale pri tibet-stilaj konstruajhoj, ripari la antikvajn konstruajhojn, minacatajn de disfalo, char iliaj inghenieroj bone konas la detalojn de la konstruajhoj."

    Fama specialisto de tibeta arkitekturo Muya Qujijiancai diris, ke jughate chu lau la aspekto, chu lau la strukturo, post riparado la malnova kvartalo de Lhasa restos unu el la plej kompletaj antikvaj konstruajharoj de Chinio.

Rilata artikolo:
Antikva urbo de Lhasa kaj Bakuo-strato