Nun
estas pli ol 60 mil eksterlandanoj, kiuj laboras en Chinio registrite.
La informo estis liverita de la Altnivela Kunveno de APEK por Konstruado
de Homa Kapablo, malfermita la 15-an de majo en Pekino.
Zhang Xuezhong, ministro de la Personara
Ministerio de Chinio, diris en sia parolado, ke ekde la komenco
de siaj reformado kaj pordmalfermo kaj precipe en la pasintaj 10
jaroj Chinio aktive praktikis la politikon potencigi sin per sciencoj
kaj edukado kaj strategion de eminentaj personoj kaj plenenergie
disvolvas la homajn richfontojn kaj dank' al tio ghi ekprosperis.
Nun la socio progresas harmonie. Chinio nun larghe malfermas sian
pordon kaj aktive partoprenas intershanghon en disvolvo de homaj
richfontoj internacie.
En tiuj jaroj Chinio firme tenis la politikon
"aprobi studadon de chinoj alilande, kuraghigi ilin reveni
Chinion post la studado, kaj doni al ili liberon labori en Chinio
au alilande." Chinio sendis studentojn alilanden kaj estas
kontenta, se ili laboras en Chinio au servas al la patrio alimaniere.
Ghis nun 330 mil chinaj studentoj lernis kaj lernas alilande kaj
triono jam revenis Chinion. Ili nun ludas gravan rolon en la moderniga
konstruado de la patrolando. Krom tio, Chinio aktive enkondukas
al si alilandajn eminentajn personojn. Ghis nun pli ol 400 mil studentoj
el 160 landoj kaj regionoj lernis kaj lernas en Chinio. De post
1978 Chinio dungis entute 824 mil alilandajn fakulojn en siaj establajhoj
kaj sendis 380 mil fakulojn kaj administrantojn alilanden por tie
studi. Nun pli ol 60 mil eksterlandanoj laboras en Chinio.
Rilata artikolo:
Altnivela
Kunveno de APEK pri Konstruado de Homa Kapablo okazos en Pekino
|