Ankau
APEK kun 21 membroj deziras variecon en la tutglobigho kaj apartecon
en la komuneco kaj tial la neoficiala kunveno de gvidantoj de APEK
farighis eksponejo de naciaj kostumoj. Fakte ili ne portis chiu
sian propran nacian kostumon, sed tiun donacitan de la gastiganto,
tial la gvidantoj, kiuj en la ordinaraj tagoj aspektas tre serioze,
aperis kolektive antau la publiko en la loka nacia kostumo kaj farighis
bela vidajho antau la fotilo de la jhurnalistoj kaj paroltemo de
la ordinaraj popolanoj, char ilia libertempa aspekto estis malfacile
vidata en la ordinaraj tagoj.
Komence
de septembro, kiam mi akompanis s-ron Osmo Buller, gheneralan direktoron
de UEA, en Shanhajo, mi informighis de lokaj samideanoj, ke multaj
lokanoj diskutis, kian chinan nacian kostumon la gvidantoj portos
en la shanhaja kunveno de APEK. Chiuj estis certaj, ke ili portos
chinstilajn vestojn, sed chu la vestoj estos faritaj el silkajhoj?
Chu la fasono estos tiu de d-ro Sun Jatsen au china robo? Chu la
tri virinoj, t.e. novzelanda chefministro, indonezia kaj filipina
prezidantoj, portos chinan virinan robon? Chio chi siatempe estis
enigmo, kio farighos gaja rememoro. Oni kun malpacienco atendis
la inauguron.
|