Tutglobigho kaj naciaj kostumoj
-- Pri libertempaj vestoj de la gvidantoj en APEK-kunveno

de YU TAO

 

    En tajdo de la ekonomia tutglobigho malproksimvidaj personoj foje refoje akcentas gravecon de diverseco, i. a. la diverseco de kulturo estas dezirata de la tuta mondo. Hodiau, kiam en la ekonomia aktivado trovighas pli da unueco kaj sameco de la reguloj kaj strukturo, ni renkontas preskau en chiu oficdomo virojn en europa kostumo kaj virinojn en oficejaj vestoj. Tie oni distingas la orientanojn disde la okcidentanoj eble nur per la alteco de nazo kaj koloro de okuloj. Tiaokaze oni kompreneble deziras vidi pli da koloroj kaj fasonoj. En iuj oficialaj okazoj la naciaj kostumoj impresas pli serioze ol la europaj. Ni esperantistoj havas pli da shanco en ghuo de kultura varieco. En la Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazas chiujare, estas tre okulfrapaj la naciaj kostumoj, kiaj la japana kimono, korea jupo kaj afrika vira robo. En la neoficiala kunveno de gvidantoj de APEK en 1993 ili en libertempaj vestoj aperis antau la publiko. Ekde 1994 ili chiam portas naciajn au lokajn kostumojn, donacitajn de la gastiganto, por sin foti antau la publiko.

   Kian chinan kostumon ili devis porti en la neoficiala kunveno de gvidantoj de APEK en Shanhajo?

Kia kostumo por la gvidantoj de APEK en Shanhajo?
Rememoro pri tiaj kostumoj en la pasintaj APEK-kunvenoj
Tre shatata la chin-stila kostumo