En
1993, kiam la unua neoficiala kunveno de gvidantoj de APEK okazis
en Seattle de Usono, ili portis neoficialan veston, lozan kaj neelegantan.
Tiam Klinton aperis antau la publiko ech en ghinzo.
En
1994, kiam la dua neoficiala kunveno de gvidantoj de APEK okazis
en Bogor de Indonezio, la indonezia prezidanto donacis al chiu gvidanto
indienan chemizon. Jhurnalistoj faris multe da fotoj por la gvidantoj.
Ekde tiam foti ilin en nacia kostumo farighis unu el la plej interesaj
kaj impresaj programoj de APEK-kunveno.
En
1996 la filipina prezidanto donacis al chiu gvidanto kostumon kun
lokaj trajtoj.
En
1997 en Vankuvero la kanada prezidanto donacis al chiu gvidanto
specialan bovledan jakon.
En
1998, kiam APEK okazis en Kuala-Lumpuro, la gastiganto donacis al
la gastoj po unu malajzian chemizon, kiu impresas tre bele kaj tropike
en la suno.
En
1999, kiam APEK okazis en Auklando, Novzelando, la donacita kostumo
el mondfama bonkvalita lano konsistas el nigra jako, longmanika
poloa chemizo kaj nigra pantalono.
En
2000, kiam APEK okazis en Brunejo, la cheestantaj gvidantoj kaj
reprezentantoj en safira chemizo estis kune fotitaj. La vestoj estis
projektitaj de la bruneja suvereno.
|