Je
la 8-a horo kaj 20 minutoj de la 21-a de oktobro, kiam la gvidantoj
eniris en la chefkunvenejon en la Shanhaja Scienc-teknika Domo,
oni finfine certighis pri tiu demando. China prezidanto Jiang Zemin
en chinstila vesto el rugha sateno kun blanka silka chemizo ene
akceptis la aliajn gvidantojn, kiuj estis vestitaj per sam-fasonaj
chinstilaj vestoj kun diversaj koloroj.
11
gvidantoj, inkl. de Bush el Usono kaj Putin el Rusio, portis bluan
kostumon.
La
tri gvidantinoj havis malsamajn preferojn: La filipina prezidantino
Gloria Macapagal-Arroyo preferis la vinrughan, la novzelanda prezidantino
Helen Clark la rughan, dum la indonezia prezidantino Megawati Sukarnoputri
la bluan, samkiel la viroj.
El
la 20 gvidantoj nur la korea prezidanto Kim Dae Jung preferis la
verdan kaj la vjetnama chefministro Phan Van Khai la kafkoloran.
La
chefo de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto Tung Chee Hwa
portis vinrughan kostumon kaj aspektis kiel tipa tradicia china
maljunulo.
La
gvidantinoj ne portis chinan robon, pri kio eble iuj bedauris. Eble
la china virina robo taugas nur al sveltaj orientaj virinoj.
La
kostumoj elspiras kaj la tradician chinan stilon kaj modernan fasonon
el mediprotektaj materialoj: brokato kaj natura silkajho. Kaj ech
la tinkturado estis mediprotekta. Sur la vestoj estis broditaj peonioj
chirkau la rondaj literoj APEK.
Lau
publika opinio kolektita de iu retejo antau nelonge, preskau duono
de la enketitoj deziris, ke la gvidantoj portu la kostumon lau la
fasono de d-ro Sun Jatsen, sed la fakto montris, ke la elektita
fasono estas pli kolororicha kun pli da chinaj trajtoj.
La
gvidantoj diris, ke ili tre shatas la kostumon zorge faritan de
la gastiganta lando. La filipina prezidantino ech mendis pantalonon.
Iuj
supozis, ke en Chinio eble furoros tradiciaj chinstilaj kostumoj
meze butonumitaj. Dum la Printempa Festo de 2001 iuj virinoj montris
sian shaton al tiufasona vesto, kaj la viroj preferos tian veston
eble post la APEK-kunveno.
|