La
17-18-an de oktobro, 2001, ministroj el Australio, Brunejo, Kanado,
Chilio, Chinio, Hongkongo de Chinio, Indonezio, Japanio, Koreio,
Malajzio, Meksikio, Nov-Zelando, Papua-Novgvineo, Peruo, Filipinoj,
Rusio, Singapuro, Taibei de Chinio, Tajlando, Usono kaj Vjetnamio
partoprenis la 13-an Ministran Konferencon de APEK en Shanhajo.
La sekretariejo de APEK cheestis la konferencon. Kiel observantoj
cheestis la konferencon la sekretariejo de la Asocio de Sudorient-aziaj
Nacioj, Konsilio de Ekonomia Kunlaboro de la Pacifika Regiono, Forumo
de Insullandoj en Pacifiko.
La
konferencon prezidis Tang Jiaxuan, china ministro de eksteraj aferoj,
kaj Shi Guangsheng, china ministro de eksteraj ekonomio kaj komerco.
La konferenca temo estis "Nova jarcento, nova defio: partopreno,
kunlaboro kaj komuna prospero", kun tri subtemoj: akceli komercon
kaj investon, profiti de tutglobigho kaj nova ekonomio kaj akceli
dauran ekonomian kreskon.
Post
la konferenco publikighis "Komuna Deklaro de la Ministroj".
En
2002 okazos la 10-a neoficiala kunveno de gvidantoj de APEK kaj
la 14-a Ministra Konferenco en Los Cabos de Meksikio. APEK-kunveno
en 2002 diskutos chefe pri
* politikoj por ekonomia
kresko en la situacio de la nova ekonomio, inkl. de konvena komerco,
investo kaj makroskopa ekonomio, financo kaj faciligo de komercado;
* konstruo de homaj kapabloj profitante de la ekonomia kresko
kaj disvolvo de mez- kaj malgrandaj entreprenoj;
* por ke APEK farighu forumo pli proksima al la publiko, altiru
al si junulojn kaj virinojn, propagandu la utilon de tutglobigho
kaj kompletigu siajn funkciojn.
La ministraj konferencoj
de APEK en 2003-2005 okazos respektive en Tajlando, Chilio kaj
Koreio.
Inaugura
parolado de Tang Jiaxuan en la 13-a Ministra Konferenco de APEK
(Mallongigo)
|