La nuna ministra konferenco de APEK estas la unua en la nova jarcento.
Ni alfrontas multe da novaj shancoj kaj defioj. La ekonomia kresko
de la Azi-Pacifika Regiono kaj ech la tuta mondo nun tendencas al
malrapidigho. Jam evidentighis la influo al la monda ekonomio fare
de la terorisma atako, okazinta la 11-an de septembro. Kiel akceli
la ekonomian disvolvighon kaj denove levi la popolan konfidon al
la merkato, tio estas la plej grava problemo. Samtempe kun tio senchese
disvolvighas la ekonomia tutglobigho kaj nova ekonomio, kio portis
al niaj regiono kaj popolo multe da utiloj kaj shancoj de komercado.
Chu ni sukcesos profitigi chiujn sociajn tavolojn kaj samtempe eviti
novan diferencon de disvolvigho, ankau tio estas grava defio alfrontata
de ni. Krom tio, la sistemo de plurflanka komercado nun trovighas
en shlosila tempo. La novembra Doha-a kunveno de la Monda Komerca
Organizo estas multe atentata de la tuta mondo. Kian rolon APEK
ludos por profundigi la kunlaboron kaj daurigi la ekonomian kreskon
de la regiono? Chio chi estas demando, kiu bezonas nian diskuton
kaj solvon.
Pro
tio la temo de nia chi-jara APEK-kunveno estas "Nova jarcento,
nova defio: partopreno, kunlaboro kaj komuna prospero". En
la venontaj du tagoj ni diskutos pri jenaj punktoj koncerne la temon:
Unue,
akceli komercon kaj investon. Ni plue intershanghos opiniojn kadre
de APEK por kontribui al la 4-a Ministra Konferenco de la Monda
Komerca Organizo kaj fari konkretajn proponojn por konstruo de homaj
kapabloj. La principoj de la planoj de solflanka aktivado, faciligo
de komercado kaj aliaj proponoj ellaboritaj de APEK por realigi
la komercan kaj investan liberalismon farighos nia chefa temo de
la diskutado.
Due,
profitigi la Azi-Pacifikan Regionon el la tutglobigho kaj nova ekonomio.
Surbaze de la atingitaj fruktoj de la pintkunveno de APEK pri konstruo
de homaj kapabloj ni diskutos pri tio, kiel plifortigi kunlaboron
de la registaro, akademia, industria kaj komerca rondoj, kaj kiel
fari pli efikan principon por la ekonomia kaj teknika kunlaboro.
Ni prezentos proponon kaj projekton por realigi la planon de "Cifera
APEK" en la epoko de la nova ekonomio.
Trie,
akceli la dauran ekonomian kreskon en la Azi-Pacifika Regiono. Ni
deziras pliigi nian akordon fronte la defion de la nuna makroskopa
ekonomia situacio, alpreni realajn financajn metodojn, stabiligi
la merkaton, rehavigi al ni la konfidon kaj akceli ekonomian kreskon,
por ke chiuj membroj de APEK eliru el la ombro de malrapidigho de
ekonomia kresko kauzita de la evento de la 11-a de septembro kaj
denove suriru la vojon de daura ekonomia kresko. Tial ni faros pluan
kunlaboron kun la ministroj de financo kaj plioftigos dialogon inter
la membroj de APEK pri la makroskopa ekonomia principo, atingos
progreson en la kampo de konstruo de homaj kapabloj kadre de financo
kaj metos firman bazon por disvolvigho de nia regiono en la estonteco.
Ni
devas kontakti pli da sociaj grupoj, plivastigi kunlaboron kaj intershanghon
kun aliaj sociaj tavoloj, por ke la industri-komerca, junulara,
virina kaj aliaj rondoj vere ghuu la utilon kauzitan de la ekonomia
kunlaboro de APEK.
|